En islanda mitologio Leppalúði estas tria edzo de Grýla kaj la famaj islandaj Julo-knaboj estas iliaj filoj. Leppalúði estas tre maldiligenta kaj ofte kuŝas hejme en sia groto en la montoj atendante ke Grýla venu hejmen kun manĝaĵo en sia ŝakego, ekzemple malobeemaj infanoj antaŭ la Julo. Sed kelkfoje li ankaŭ iras al la bienoj en la kamparo kiel Grýla kaj klopodas ricevi malobeemajn infanojn antaŭ la Julo. Pri tio la pastro Hallgrímur Pétursson (1614–1664) verkis sian Leppalúða poemon.

Leppalúði
Informoj
vdr

Vidu ankaŭ redakti

  • Ogroj, mitaj gigantaj homvoruloj