Letenye
Letenye [letenje] estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj signifa limpasejo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Letenye, kies centro estas. La loknomo devenas el la slava leto (=somero).
Letenye | ||
---|---|---|
Flago | Blazono | |
Hungaria urbo • limurbo [+] | ||
Koordinatoj | 46° 26′ N, 16° 43′ O (mapo)46.43361111111116.722222222222Koordinatoj: 46° 26′ N, 16° 43′ O (mapo) [+] | |
Areo | 42 km² (4 200 ha) | |
Loĝantaro | 4 157 | |
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | |
Poŝtkodo | 8868 | |
Telefona antaŭkodo | 93 | |
Letenye | ||
Vikimedia Komunejo: Letenye [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Situo redakti
Letenye situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Muro (rivero), laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Adriatiko. Aŭtoŝoseo M7 preteriras. Nova ponto tra la rivero nomiĝis pri Miklós Zrínyi (heroo), heroo de ambaŭ landoj.
Historio redakti
La unua skriba mencio devenis el 1341. La komunumo ricevis rangon foirurbo en 1367, en 1498 kampurbo. La turkoj kelkfoje detruis la urbeton. Inter 1871-1971 ĝi estis distriktejo kaj ekde 1989 urbo. En 1920 la komunumo trovis sin ĉe la nova landlimo kaj iĝis limpasejo.
En la urbo funkcias aŭtonomioj de kroatoj, germanoj kaj ciganoj.
Vidindaĵoj redakti
- iama gastejo, nun hotelo
- romkatolika Preĝejo de Sankta Triunuo (Letenye)
- Kastelo de Letenye
Famuloj redakti
En Letenye naskiĝis:
- arkivisto Zsuzsanna Mikó
- biologo Miklós Olgyay
- literaturhistoriisto István Lukács
- pentristoj József Ferkovics kaj Kata Kalivoda
- ŝlagrokantisto Feró Nagy.
En Letenye mortis: Árpád Balogh (teatrestro).
Famaj nomportantoj redakti
Ĝemelurboj redakti
- Prinzersdorf, Aŭstrio, (1992)
- Conselice, Italio, (2002)
- Prelog, Kroatio, (2005)
- Ludbreg, Kroatio, (2013)
-
Katolika preĝejo
-
Biblioteko
-
Ĉefvojo