Libertador de Venezuela

Libertador de Venezuela (Liberiganto de Venezuelo) estis honora titolo atribuita de la Municipo de Karakaso la 14-a de oktobro de 1813 al Simón Bolívar, kiu per milita kampanjo nome la Campaña Admirable kiu eliris el Cúcuta, en Nova Granado]] (nuna Colombia), kaj finis ĉe Karakaso la 6-a de aŭgusto de 1813, liberigis la okcidenton de Venezuelo el la hispana hegemonio. Bolívar ĉiam multe aprezis tiun titolon. Tamen post tio Venezuelo restis teritorio de la hispana monarkio. La Kongreso de Venezuelo (kiu ne kunsidis ekde 1812), kunvenante en Angostura (nuna Ciudad Bolívar), en 1819, ratifis la decidon de la Municipo de Karakaso.

Por la popolo de Venezuelo li estas la Padre de la Patria (patro de la patrio).

Vidu ankaŭ redakti