Lignotubero estas ligneca ŝvelaĵo de la radikkrono. Certaj plantospecioj posedas ĝin kiel protekto kontraŭ detruo de la plantotigo, kiel ekzemple kaŭze de fajro. La radikkrono enhavas burĝonojn el kiuj novaj tigoj povas elburĝonigi sin, same kiel rezervujoj de amelo, kiu povas subteni kreskoperiodon en la foresto de fotosintezo.

Lignotubero de Cussonia paniculata parte elmetita supergrunde.

Plantoj posedantaj lignotuberojn inkludas la ĵarah-eŭkalipton (Eucalyptus marginata), la plej multajn mali-eŭkaliptojn, kaj multajn Banksia-speciojn. Lignotuberoj disvolviĝas ekde la kotiledona burĝono en plantidoj de pluraj kverkospecioj inkluzive de korkokverko, sed ne formiĝas ĉe pluraj aliaj kverkospecioj, kaj ne ĉeestas en maturaj korkokverkarboj [1].

Multaj plantoj kun lignotuberoj havas arbedo-habiton, do kun multaj tigoj ekestiĝantaj el la lignotubero. La esprimo lignotubera arbedo estas uzata por priskribi tiun habiton.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti