Lipót Pálffy-Daun

Grafo Lipót Pálffy-Daun [pAlfi-daŭn], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Pálffy-Daun Lipót Károly Nándor estis hungara oficiro, pentristo. Lia nobela antaŭnomo estis erdődi.

Lipót Pálffy-Daun
Lipót Pálffy-Daun (pentrita de Miklós Barabás)
Lipót Pálffy-Daun (pentrita de Miklós Barabás)
Persona informo
Naskonomo Pálffy-Daun Lipót Károly Nándor
Naskiĝo la  20-an de novembro 1834(nun 1834-11-20)
en Aŭstrio Vieno (Habsburga Imperio)
Morto la 22-an de septembro 1884
en Hungario Berkesz (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj Georg Pálffy-Daun • Mária Gabriella Gräfin Pálffy-Daun von Erdöd
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Lipót Pálffy-Daun [1] naskiĝis la 20-an de novembro 1834 en Vieno (Habsburga Imperio), li mortis la 22-an de septembro 1884 en Berkesz (Hungara reĝlando).

Blazono de Lipót Pálffy-Daun
Blazono de Lipót Pálffy-Daun

Biografio redakti

Lipót Pálffy-Daun estis edukita hejme de Arnold Ipolyi. Inter 1848-1953 li studis en milita akademio de Wiener Neustadt, poste li komencis sian armean karieron en Gyöngyös kiel leŭtenanto. En la sekva jaro li estis levita al ĉefleŭtenanto. En la studjaro 1857 li plulernis en sia naskiĝurbo en la milita altlernejo, sed en la sekva jaro li interrompis la lernadon. En 1859 li estis nomumita kapitano, tamen poste li malsoldatiĝis. En 1860 li aliĝis al legio de Papa Ŝtato kie li batalis kiel majoro. Hejmenveninta li aliĝis al administracio de Pozsony (historia departemento), sed li estis malsana longe. Inter 1863-1866 li retiriĝis, poste li studvojaĝis al Parizo, kie li lernis pentradi. Hejmenveninta li ne nur pentradis, sed kreis dekoraciojn kaj kostumojn al Népszínház. En 1881 li edziĝis, sed post 2 jaroj li malsaniĝis kaj li ne povis resaniĝi.

Liaj literaturaj kontribuoj redakti

  • A magyar haza története (1868)
  • Tájékozás (1880, mallongaj biografioj de hungaraj poetoj)
  • Az olaszországi hadjáratról (1861)

Ekspozicioj, pentraĵoj redakti

Li neniam ekspoziciis, liaj pentraĵoj troviĝas en kelkaj muzeoj.

Fontoj redakti