Listo de eksterteraj Zamenhof/Esperanto-objektoj

Listartikolo en Vikipedio

Ĉi tiu artikolo listigas Zamenhof/Esperanto-objektojn eksterterajn.

Pro la foja rimarkindeco de la situo, la listo ankaŭ enhavas objektojn kiuj ne plene obeas la difinon de Zamenhof/Esperanto-objekto, sed ĉiuokaze tre strikte rilatas al Esperanto aŭ al esperantistoj.

En la sunsistemo redakti

Identigila kodo Loko Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
sun-001 (d) Oceano de la Ŝtormoj, Luno kratero Väisälä (kratero)
(nomita en 1973)
Omaĝe al esperantista astrosciencisto Yrjö Väisälä.
sun-002 (d) Asteroid-zono asteroido 1421 Esperanto
(malkovrita en 1936)
La malkovrinto estis la esperantista astrosciencisto Yrjö Väisälä.
sun-003 (d) Asteroid-zono asteroido 1462 Zamenhof
(malkovrita en 1938)
  La malkovrinto estis la esperantista astrosciencisto Yrjö Väisälä.
sun-004 (d) Asteroid-zono asteroido 1573 Väisälä
(malkovrita en 1949)
La nomo omaĝas la esperantistan astroscienciston Yrjö Väisälä.

Ekster la sunsistemo redakti

Loko Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
Ie en la direkton de la konstelacio Serpentisto kosmoveturilo Voyager 1 (lanĉita en 1977) La kosmoveturiloj kunportas po oran diskon, kun salut-mesaĝoj en 56 lingvoj. Ralph Harry salutis en Esperanto jene: "Ni strebas vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo". (vidi filmeton)
kosmoveturilo Voyager 2 (lanĉita en 1977)
 
la kratero Väisälä, vidata de la luna misio Apollo 15

Vidu ankaŭ redakti

 
Listoj de Zamenhof/Esperanto-objektoj