Lola Rodríguez de Tió

Lola RODRÍGUEZ de TIÓ (la 14a de septembro, 1843 – la 10a de novembro, 1924) estis verkistino, ĵurnalisto kaj poeto de Puerto-Riko, unu el la ĉeffiguroj de la literatura kaj politika vivo de la insulo.

Lola Rodríguez de Tió
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1843 (1843-09-14)
en San Germán
Morto 10-an de novembro 1924 (1924-11-10) (81-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Porto-Riko vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝia plej granda inspiro estis la sendependeco de ŝia patrujo de la hispanaj koloniistoj. Kiel rezulto de sia opozicio al la hispana koloniisma registaro, ŝi estis ekzilita en pluraj okazoj. Tial ŝi loĝis en Karakaso, Habano, Nov-Jorko, kaj en ĉiuj landoj ŝi kunagis kun la lokaj sendependaj movadoj. Ŝi verkis tri librojn, plurajn ĵurnalismajn artikolojn, fondis revuon, ĉiam je la servo de la sendependeco kaj kontraŭ koloniismo.

Ni trovis kuriozan rilaton inter tiu verkistino de la libereco kun la muzika agado. Historie, ŝi estis la unua portorikana poetinon por establi sia reputacio kiel granda poeto tra Latinameriko [1]. Kredanto en la rajtoj de virinoj, ŝi estis ankaŭ engaĝigita al la abolitio de sklaveco kaj la sendependeco de Porto-Riko [2].

Vivo redakti

 
Busto de Lola Rodríguez de Tió
 
Tombo ĉe Dupunkta Tombejo en Havano

Kiam Lola naskiĝis, la latinamerika mapo jam montris grandajn ŝanĝojn rezulte de la popola lukto kontraŭ la hispana regado. Nur kelkaj nacioj restis hispan-dependantoj, inter ili Puerto-Riko.

La malkontento kreskis en la insulo kaj potenca movado naskiĝis silente. Venis la momento kiam la ĉefinspiranto de tiu ĉi movado, la verkisto, kuracisto kaj politikisto Ramón Emeterio Betances petis himnon kiu eligu homojn el siaj hejmoj kaj aliĝu al la batalo por la sendependeco.

Estis kiam Lola Rodriguez de Tió, inspirita de amo al sia patrujo verkis La Borinqueña (1868), Himno kiun ŝi improvizis ĉe renkontiĝo, surbaze de populara melodio. Per tiu ĉi verko ŝi senmortigis La Borinqueña, kiu post multaj jaroj iĝos la himno de Puerto-Riko [3].

La poemo spiris fajron kontraŭ la hispanoj. Laŭ Pardo de Casablanca, La Borinqueña (unue) "estis kantata malantaŭ fermitaj pordoj fare de la eminentaj ‘sangermenaj’ familioj”, sed baldaŭ ĝi disvastiĝis kiel fajro tra la tuta lando.

Evidente, la hispana registaro ŝatis nek la enhavon, nek la disvastiĝon kiun ĝi atingis, tial la kanto estis malpermesata kaj Lola estis ekzilita kune kun sia edzo, la ĵurnalisto Bonocio Tió Segarra.

Lola ekziliĝis, sed La Borinqueña kreskis kaj daŭre estis kantata de la homoj en longa, kurioza kaj ŝanĝiĝanta vojo.

La muziko estis origine atribuata al Félix Astol Artés (1867), sed ekzistas iu indico ke Francisco Ramírez skribis tiun muzikon sep jarojn pli frue. Tamen, post la eksploda versio de Lola, Ramirez timis ke la hispana registaro ligu lin kun la nova versio kaj suferigu lin per la sama sorto kiel Lola; do li petis Astol postuli aŭtorecon de la muziko, ĉar Astol “estis denaska Kataluno kaj tiel ne levus suspektojn”.

La Borinqueña fariĝis tiel populara ke kvankam ĝi estis origine orientita kontraŭ la hispana okupo, poste ĝi estis uzata en subteno de la libereco de la lando de la invado kaj altrudo de Usono sur la rajtoj de la nacio al aŭtonomio.

Post la ŝanĝo de suvereneco de Hispanio al Usono (1898), la teksto estis konsiderata tro renversema, do estis adaptata nova, pli paca kaj unueciga kantoteksto de Manuel Fernandez Juncos (1901), kiu ankaŭ populariĝis kaj estis adoptita de la publikaj lernejoj [4].

La muziko de La Borinqueña -prezentita kiel gracia, malrapida marŝo, sen la komenca promeno - fariĝis oficiala himno en 1952, kaj la unueciga kantoteksto, 25 jarojn poste: en 1977 La Borinqueña kun tiuj ŝanĝoj, fariĝis oficiala Himno de la Asociita Ŝtato de Puerto-Riko [5].

La versio de Lola estas konata kiel la Revolucia Himno de Puerto-Riko. La fakto estas ke se Lola Rodriguez de Tió ne estus elektinta La Borinqueña por esprimi sian patriotan emon, plej verŝajne tiu melodio estus bela peco inter multaj aliaj, kaj kiel aliaj forgesebla... Sed hodiaŭ estas Ŝtata Himno!

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 203 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro (elektitaj) redakti

  • Mi patria en la muerte de Corchado (1885)
  • Cantares, nieblas y congojas (1968)
  • Claros de sol (1968)
  • Claros y nieblas (1885)
  • Mi libro de Kubo (1893)
  • Mi ofrenda (1880)
  • Mis cantares (1876)
  • Nochebuena (1887)
  • Obras completas (1968)
  • Poesías (1960)
  • Poesías patrióticas, poesías religiosas (1968)
  • Trabajos literarios (1882)
  • La borinqueña (kantoteksto al indiĝena danco, 1868)

Referencoj redakti

  1. Toledo, Josefina, Lola Rodríguez de Tió - Contribución para un estudio integral, Librería Editorial Ateneo, San Juan, Puerto Rico, 2002
  2. La Mujer en nuestra historia
  3. Lola Rodríguez de Tió - Bio
  4. Puerto Rican Flag. Arkivita el la originalo je 2009-04-16. Alirita 2024-02-18.
  5. Humanities, National Endowment for the, "Boletín mercantil de Puerto Rico. (San Juan, P.R.) 18??-1918, January 09, 1913, Image 1", 1913-01-09.