La Longbeka petrelo (Pterodroma longirostris) estas specio de marbirdo kaj membro de la genro de burdopetreloj. La latina scienca nomo por la specio nome longirostris estas kunmetaĵo de du radikoj signife respektive "longa" kaj "beka", el kio derivas la komuna nomo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longbeka petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma longirostris
(Stejneger, 1893)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu birdospecio estas 26–31 cm longa, kun enverguro de 53–66 cm.

Tiu specio estas tre pelaga, kaj rare alproksimiĝas al tero, escepte por la reprodukta sezono kaj la idozorgado. Ili loĝas en la Pacifika Oceano, kaj reproduktiĝas nur en la insularo Juan Fernández ĉe Ĉilio. Ĝi estas transekvatora migranto, kiu faras veturadojn al subtropikaj akvoj ĉe Japanio antaŭ reveni al siaj nestolokoj. Oni registris ĝin ankaŭ ĉe la okcidenta marbordo de Usono.

La Longbeka petrelo uzas nestotruojn por nestumi. Ili preferas deklivojn kaj kornicojn en areoj de densaj arbaroj de filikoj. La populacio de tiu birdospecio estas malpliiĝanta pro enmetitaj katoj en ties reproduktaj insuloj. Ĝi estas konsiderata vundebla specio pro ties limigita reprodukta teritorio.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti