Lorenzo Giustiniani

Laŭrenco Ĝjustiniani (1380-1456) estis itala sanktulo, episkopo, konfesprenanto kaj unua patriarko de Venecio. Li estis membro de la tre konata familio Ĝjustiniani, kiu inkluzivas diversajn sanktulojn. Estis dum la regado de Laŭrenco ke Konstantinopolo falis sub la forto de la islamaj trupoj. Pro iliaj jarcentoj da proksimaj komercaj partnerecoj kun la Bizanca Imperio, la venecia popolo ekpanikis rilate al ilia estonteco.

Lorenzo Giustiniani
(1380-1456)
Itala katolika episkopo kiu unue elektiĝis kiel patriarko de Venecio. Li estis beatigita en 1524 de la papo Klemento la 7-a, kaj kanonizita en la 16-a de oktobro 1690 de la papo Aleksandro la 8-a. Lia liturgia memoro estas festata en la 5-a de septembro, tago de lia episkopa ordeno.
Itala katolika episkopo kiu unue elektiĝis kiel patriarko de Venecio. Li estis beatigita en 1524 de la papo Klemento la 7-a, kaj kanonizita en la 16-a de oktobro 1690 de la papo Aleksandro la 8-a. Lia liturgia memoro estas festata en la 5-a de septembro, tago de lia episkopa ordeno.
Persona informo
Naskiĝo 1-a de Julio 1380
en Venecio, Italio
Morto 8-a de Januaro 1456
en Venecio, Italio
Tombo San Pietro di Castello vd
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Alma mater Patriarko de Venecio
Familio
Dinastio Giustiniani House vd
Gefratoj Leonardo Giustinian vd
Profesio
Okupo filozofo • katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭrenco plenumis estran rolon en la traktado de la respubliko rilate al la krizo, kaj kunlaboris kun la senato por helpi skizi ĝian estontecon, kalkulante kun la helpo de la klerikaro kaj la popolo por trankviligi la situacion. Li estis konsiderata granda reformisto kaj lasis sennombrajn verkojn kun mistikaj enhavoj. Li estis speciale admirata de siaj kunuloj pro sia konduto ĉe la malriĉaj, memsuferigo kaj fervoraj preĝoj. Laŭ la historiisto Marin Sanudo la Juna kiu ĉeestis lian beatigon, Ĝjustiniani lasis dekok latinajn verkojn.

Biografio redakti

Li estis filo de Bernardo Giustiniani di Sankta Moseo, kiu vivis inter 1315 kaj 1378, kaj lia patrino nomiĝis Querina Giustiniani.[1] Ekde sia infaneco li ĉiam montris grandan seriozecon en siaj kutimoj. La praktiko de fervora pieco sanktigis lian adoleskecon, kaj kiam invitita al la alvoko de Kristo, li sin tute donis neniam sciante al kiu religia instituto li sin dediĉus al la diaj taskoj.

Dezirante sekrete sin prepari por tiel gloraj klopodoj, li komencis iom post iom, inter aliaj suferoj praktikataj kontraŭ sin mem, dormi sur nudaj tabuloj. En 1400, li eniris en la kongregacion de la "Kanonikuloj de Sankta Georgo de Alga." Dum tiu periodo, la monaĥejo iĝis kongregacion de sekularaj kanonikuloj vivantaj en komunumeco. Post sia ordenigo, en 1406, Laŭrenco elektiĝis kiel prioro de sia komunumeco, kaj iom poste, estro de la kongregacio, starigante la unuan religian administradon.

 
"De disciplina et perfectione monasticae conversationis" ("Konversacio pri la disciplino kaj monaĥa perfektigo"), verko eldonita en 1493.

Post du jaroj kiam li estis ordenita, en 1407, la komunumeco akceptis la Regularon de Sankta Aŭgusteno kaj li estis elektita la unua prioro de la komunumeco. Li estis tiel zorgema pri la disvastigado de la religia ordeno, ke li kelkfoje estas konfuzita kiel fondinto de la religia komunumeco. Tiuepoke li estis ordenita episkopo de Castello de la papo Eŭgeno la 4-a. Lia episkopeco markiĝis per konsiderinda reformisma aktiveco.

En 1451, la papo Nikolao la 5-a igis la diocezon de Castello subordigita al la Patriarkeco de Grado, kies sidejo estis en Venecio. Laŭrenco estis nomumita ĝia unua patriarko kies estreco li konservis dum kvar jaroj. Lia verkaro, konsistante je predikoj, leteroj kaj asketaj traktaĵoj estis ofte represitaj. Li estis beatigita en 1524, post kvar provoj sanktigi lin. En la 16-a de oktobro 1690, li estis kanonizita de la papo Aleksandro la 8-a. Lia festotago okazas en la 5-a de septembro, tago de lia episkopa ordenigo.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Justiniano la 1-a (483-565)
  • Sankta Francisko el Asizo (1181-1226)
  • Leonardo Giustiniani (1388-1446) humanisto, helenisto kaj latinisto
  • Bernardo Giustiniani (1408-1489) historiisto kaj humanisto, filo de Leonardo Giustiniani (1388-1446) kaj nevo de Sankta Laŭrenco
  • Agostino Giustiniani (1470-1536) katolika episkopo
  • Pietro Giustiniani (1497-1576), historiisto
  • Laŭrenco de Brindisi (1559-1619)
  • Marcantonio Giustinian (1619-1688) doĝo
  • Paolo Francesco Giustinian (1715-1789)

Referencoj redakti