Louis Joseph Cordier

Louis Joseph CORDIER estis franca politikisto naskiĝinta la 16-an de aŭgusto 1775 en Orgelet (Ĵuraso) kaj mortinta la 13-an de junio 1849 en Parizo.

Louis Joseph Cordier
Persona informo
Naskonomo Louis Joseph Étienne Cordier
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1775 (1775-08-16)
en Orgelet-le-Bourget
Morto 13-an de junio 1849 (1849-06-13) (73-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Loĝloko Q83716976 vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Franca Politeknika LernejoAltlernejo Nacia de Pontoj kaj Vojoj vd
Profesio
Okupo politikisto • engineer of the French Corps of Bridges and Roads vd
Aktiva en ParizoPontoise vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Inĝeniero pri pontoj kaj ŝoseoj, li komencis sian profesian karieron en la departemento Nord. Li sekve estis deputito de Jura de 1827 ĝis 1830. Li seĝis dekstre, en la liberala opozicio. Li estas unu el la 221 subskribintoj de la adreso al Karlo la 10-a.

Timide aliĝinte al la nova julia monarkio post la franca revolucio de 1830, li estis deputito de la departemento Ain de 1830 ĝis 1839, poste denove de Jura de 1839 ĝis 1848. Li seĝis inter la maldekstraj ekstremuloj kaj rapide fariĝis opoziciulo. Dum la franca revolucio de 1848, li aliĝis al la nova Dua Respubliko kaj denove fariĝis deputito de Jura de 1848 ĝis 1849, seĝante kun la moderaj maldekstraj membroj de la ĉambro.

Eksteraj ligiloj redakti