Ludoviko la 4-a (Turingio)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ludoviko la 4-a

Ludoviko la 4-a (naskiĝinta la 28-an de oktobro 1200 en Creuzburg, mortinta la 11-an de septembro 1227 en Otranto) estis landgrafo de Turingio, palatinatgrafo de Saksio kaj sanktulo.

Sankta
Ludoviko la 4-a
landgrafo de Turingio kaj sanktulo
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1200 (1200-10-28)
en Creuzburg
Morto 11-an de septembro 1227 (1227-09-11) (26-jaraĝa)
en Otranto
Mortis per pesto vd
Tombo Reinhardsbrunn vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Ludovikidoj vd
Patro Hermann I vd
Patrino Sophia of Wittelsbach vd
Gefratoj Agnes of Thuringia • Jutta of Thuringia • Konrad von Thüringen • Henriko Raspe la 4-a • Irmgard von Thüringen vd
Edz(in)o Elizabeto de Hungario vd
Infanoj Sofio de Turingio • Hermano la 2a de Turingio • Gertrude of Aldenberg vd
landgrafo de Turingio
Dum 1216
palatinatgrafo de Saksio
Sanktulo
Festotago 11-a de septembro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tomboslabo por Ludoviko la 4-a en la ajzenaĥa Georgo-kirko

Vivo redakti

Ludoviko posteulis sian patron, landgrafo Hermano la 1-a, post ties morto en 1217. (La pli aĝa frato Hermano estis mortinta jam en 1216.) Baldaŭ poste li ekhavis gravajn kverelojn kun la majenca ĉefepiskopo Siegfried la 2-a, kiuj estis pacigitaj en 1219 en Fulda post malsukcesa kampanjo de Frederiko danke al la perado de la abatoj de Fulda kaj de Hersfeld. Kvankam ĝi la problemoj renoviĝis la sekvajn jarojn kaj la tuto eĉ fare de reĝo Frederiko la 2-a ĉe la dieto de Frankfurto (aprilo 1220) ne kvietigeblis, Ludoviko ŝajne prefere orientiĝis pri aliaj celoj politikaj. Kiel kuratoro de la nevo kaj posta margrafo Henriko la 3-a (Meißen), li ekposedantis la markion de Meißen. Li postulis de la tieuloj por si la ĵuron pri fideleco kiel eble heredonto. Dum neatendita kampanjo li konkeris la de poloj okupitan kastelon en Lebus ĉe Odro sekurigante al Henriko, kiu daŭre estis sub lia kuratelo, la havigon de Malsupra Luzacio de la dinastio Wettin. La al li en 1226 fare de imperiestro Frederiko la 2-a promesita eventuala enfeŭdigo substrekas la grandajn celojn de Ludoviko unuigi iam Hesion, Turingion, la regionon de Meißen kaj Luzacion je pli granda ŝtato. La enfeŭdigo ja okazis fare de la imperiestro al Hermano la 2-a kelkajn tagojn post la morto de Ludoviko.

Ludoviko plenumis ĉiajn oficialajn devojn antaŭ la imperio diligentege. Li neniam malĉeestis dietojn aŭ kortegajn kunvenojn kaj ofte peradis en malfacilaj situacioj por la imperiestro. Kun reĝo Henriko la 7-a li ekparencis en 1125. Partoprenonte planitan sed pro la malamikaj lombardoj malhelpitan dieton en Kremono li estis en somero 1226 plurajn monatojn ĉe la imperiestro en Supra Italujo. Krom la markioj de Meißen kaj Luzacio Frederiko donis al li "tiom da Prusio kiom li kapablus konkeri" - ŝajne en la intenco militigi la kavalirordenanojn (kp. la Oran dokumenton de Rimini, marto 1226) kaj la landgrafajn trupojn kontraŭ la nekristanaj prusoj.

Eĉ por la plej tikla politika afero de Frederiko je la komenco de la regado, nome plenumi sian solenan promeson pri aktiva krucmilitumado Ludoviko evidentiĝis taŭga helpanto. En majo 1224 la turingiano krucmilitiris, post kiam li ricevis de Frederiko la sumon de 5000 markoj de financado kaj la asekuron de libera ŝipveturado kaj transpreno de la nutraĵa provizado. Ludoviko deklaris sian fraton Henriko Raspe la 4-a viculo akj ekmilitiris en al 24.6.1227 en Schmalkalden. En Brindisi, malgraŭ malsaniĝo de miloj da soldatoj, li surŝipiĝis. Surŝipe en Otranto li mortis en la 11.9.1227. Dum reveturado de Palestinio la kameradoj elfosis la kadavron kaj entombigis de ĝi - laŭ tiamaj moroj - la organojn dume la ostoj transportitis al Reinhardsbrunn en la familian klostron. Tie ili entombigitis en majo 1228 dum la ĉeesto de la vidvino Elizabeto, de la landgrafpatrino Sophie kaj de la fratoj Henriko Raspe la 4-a kaj Konrado.

Graveco redakti

Ludoviko nombriĝis inter la plej gravaj siatempaj regnaj princoj. Li sukcesis unuigi politikan talenton kaj fortan karakteron laŭ la modelo de aliaj antaŭuloj el la ludovikidoj. En 1221 li nuptis Elizabeton el Hungarujo. Ankoraŭ dum la geedziĝjaro ili vojaĝis Hungarujon. Estante tre pia li ŝatis la religiozecon de la edzino. Li venigis la heretikulĉasanton Konrado el Marburg kiel konfesprenanton por ŝi kaj transdonis al li antaŭ krucmilitirado la povon disponi pri ekleziaj oficoj kaj posedaĵoj.

Lia filo Hermano la 2-a mortis jam en 1241 sen postlasi tronheredonton. Pere de la plej aĝa filino Sophie kaj ties filo Henriko, Ludoviko iĝis la prapatro de la landgrafoj de Hesio el la Brabant-dinastio. Ludoviko rezidis ekde 1224 en Eisenach ĉe Wartburg. Kvankam li neniam oficiale sanktuligitis fare de ekleziaj aŭtoritatoj li - verŝajne en kombino kun Elizabeto - jam tre frue taksitis sankta fare de la popolo. Lia festotago estas la 11-a de septembro.

Fontoj redakti

  • Heinemeyer, Walter, "Ludwig IV." Ĉe: Neue Deutsche Biographie 15 (1987), p. 422-423 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti