Lugnez JU

komunumo de Svislando
Lugnez
Blazono de Lugnez
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 29′ 5″ N 7° 5′ 55″ O / 47.48472 °N, 7.09861 °O / 47.48472; 7.09861 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 5″ N 7° 5′ 55″ O / 47.48472 °N, 7.09861 °O / 47.48472; 7.09861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 207
Areo 5,13 km²
Alteco 411 m super marnivelo
Poŝtkodo 2933
Komunumkodo 6793
Mapo de Lugnez
vdr

Pri la komunumo redakti

Lugnez estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 207 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Lugnez situas en la nordo de la regiono Ajoie en valkaldrono de la rivereto Coevatte, alfluanto de Allaine. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,13 km², de kiuj 35% estas kovritaj de arbaro, 59% servas por agrikulturo kaj 6% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lugnez limas en nordokcidento al Courcelles (Francio), en nordoriento al Réchésy (Francio), en oriento al Beurnevésin, en sudo al Damphreux, kaj en okcidento al Basse-Allaine.

Trafiko redakti

Lugnez situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Regiona vojo de Porrentruy al Francio kondukas tra la loko. Al la publika transportsistemo la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Beurnevésin al Porrentruy.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lugnez, kies ekzakta dato ne estas konata, datiĝas el la 6-a jarcento kiel Lugduniaco. Ĝi estis laŭ la legendo la naskiĝloko de Sankta Himerio, kiu mortis en la jaro 620 en Saint-Imier. En la jaro 1225 la loko estis menciita sub la nomo Lunigie. Ek de la 13-a jarcento la vilaĝo Lugnez apartenis al la princepiskopejo de Bazelo kaj estis submetita al la majoro de Coeve. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Lugnez apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Lugnez apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso. [1]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Lugnez

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti