Luis Landero (Alburquerque [AlburKERke], Badajoz, Ekstremaduro, naskiĝis en 1948), estas hispana verkisto kaj ĉefe romanisto.

Luis Landero
Persona informo
Naskonomo Luis Landero Durán
Naskiĝo 25-an de marto 1948 (1948-03-25) (76-jaraĝa)
en Alburquerque
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido vd
Profesio
Okupo romanisto • verkistoinstruisto vd
Aktiva dum 1989– vd
Verkado
Verkoj Q21042720 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

De malriĉa kamparana familio de Ekstremaduro elmigrinta al Madrido en 1960, li devis frue eklabori en diversaj postenoj -kiel gitarinstruisto ekzemple- por pagi sian studadon. Li studis hispanan filologion en la Universidad Complutense de Madrid kaj tie laboris kiel helpinstruisto de Franca Filologio. Poste li estis instruisto de Hispanaj Lingvo kaj Literaturo en mezlernejo de Madrido. Lastatempe li estas instruisto en la Escuela de Arte Dramático (Altlernejo pri Teatrarto) de tiu ĉi sama urbo. Ekde la apero de lia unua kaj sukcesa romano, Juegos de la edad tardía (Ludoj de malfrua epoko), kie okazas unika dialogo inter fantazio kaj realo de klara influo cervanteska kaj kiu estispremiita per la premioj de la Crítica de 1989 kaj la Nacional de Literatura en 1990, li publikis aliajn romanojn kaj gazetartikolojn ĉefe en El País kaj kolektitaj en ¿Cómo le corto el pelo, caballero? (Kiel vi volas tonditan hararon, sinjoro?) (2004).

Lia verkaro montras ĉefrolulon kiuj veturas inter fikcio kaj ekzistencia malvenko, kio konstruas kontrastan mondon, kiel tio inter deziro kaj realo, nuntempa urba vivo kaj kamaparana deveno, ktp. La etoso kie devas elturniĝi ŝajnaj malvenkintoj en la batalema nuna vivo kontrastas kun belega kaj brilega priskriba stilo per majstra uzado de literaturaj rimedoj kaj strukturo.

Verkaro redakti