La Luitpoldturm (esperante Luitpoldturo) proksime de Merzalben en la rejnlando-palatinata distrikto Südwestpfalz estas 34,6 m alta elrigardturo, kiu estis inaŭgurita en la jaro 1909. Ĝi staras sur la 610 m alta monto Weißenberg, unu el la plej altaj montoj de la Palatinata Arbaro. Ĝi estis konstruita el bunta sabloŝtono.

La Luitpold-turo sur la monto Weißenberg.
Luitpoldturm: aldonkonstruaĵo
salono en la aldonaĵo de la Luitpold-turo

Geografia situo redakti

La Luitpoldturm troviĝas en la Naturparko Palatinata Arbaro. Ĝi staras sur la teritorio de la komunumo Merzalben, vilaĝo kiu situas 7 km en okcidentsudokcidenta direkto kaj 1,3 km nordnordokcidente de la domareto Hermersbergerhof, kiu apartenas al la komunumo Wilgartswiesen.

 
memortabulo kun datoj kaj konstruhistorio de la turo
 
elrigardturo kun aldonkonstruaĵo: rigardo de sudo
 
rigardo de la Luitpold-turo al sudo

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

49.2526111111117.8256388888889