Luiziana sekeco de 2023

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

De junio 2023 ĝis februaro 2024 okazis ekstrema sekeco kaj varmeco en la usona ŝtato Luiziano kaj en partoj de Misisipio kaj Teksaso. Ĝi estis loka efiko de varmego, kiu okazis tutmonde en 2023 pro komenco de forta El Niño kombine kun longadaŭra tutmonda varmiĝo. En la plej severa etapo de la sekeco, de septembro ĝis novembro, ĝi estis taksata "escepta sekeco", la plej severa kategorio de la Usona Sekeca Kontrolejo.[1] La tutjara precipitado en Nov-Orleano estis 101.2 cm, proksimume 60 cm malpli ol normale.[2]

Mapo de malsekeco en la Misisipa rivervalo en la 26-a de septembro, 2023. Pli malhela koloro indikas pli severan malsekecan indicon.

Rektaj efikoj redakti

Multaj el la kankroj de Luiziano mortis de sekeco en siaj someraj rifuĝotruoj.[3] Aliflanke griloj, kiuj demetas siajn ovojn en la fendoj de seka grundo, havis rimarkeblan populacian kreskon.[4] Aliaj insektoj fuĝis de siaj normalaj habitatoj por serĉi akvon.[5][6][7]

La taksita ekonomia perdo en agrikulturo estis $1,690 milionoj: $837 milionoj en kultivado, $389 milionoj en bredado, kaj $325 milionoj en arbara mastrumado. La plej grandaj perdoj okazis ĉe sojfaboj ($322 milionoj) kaj sukerkano ($274 milionoj).[8] 69 homoj mortis en Luiziano pro trovarmo.[9]

Salakva entrudiĝo redakti

Kombine kun sekeco en pli altaj partoj de la Misisipa riverbaseno, la ekstrema vetero en Luiziano rezultigis severan salakvan entrudiĝon en la rivero Misisipo. La sala akvo poluis la trinkakvon de apudriveraj urboj, kiuj normale ĉerpis ĝin el la rivero. La origina kaŭzo de tiu problemo estis intenca profundigo de la rivera fundo per dragado. Kiam la fluo de la rivero malfortiĝis dum la sekeco, mara akvo komencis okupi la parton de la riverkanalo kiu troviĝas sub la mara nivelo.[10] La entrudiĝo atingis sian maksimumon en la 2-a de oktobro, kun etendiĝo de 112 kilometroj, kaj estis haltigita de refortiĝanta rivera fluo kaj de subakva baro konstruita de la usona armeo por reteni ĝin.[11]

Incendioj redakti

La sekeco kontribuis al incendioj, kiuj bruligis areon de 250 km², plejparte konsistantan el arbaro. La brulinta areo estis preskaŭ ok fojojn pli granda ol en averaĝa jaro.[12]

Politika respondo redakti

La 25-an de septembro, la ŝtatestro de Luiziano, John Bel Edwards, deklaris krizostaton pro la salakva entrudiĝo en la Misisipo. La deklaro ebligis helpon de la federa registaro, interalie la konstruon de la subakva baro.[13]

La 6-an de marto de 2024, la nova ŝtatestro Jeff Landry deklaris krizostaton por kankrobredistoj, kiuj ne trovis kankrojn por kapti pro la antaŭa mortado dum la sekeco.[14]

Referencoj redakti

  1. Sibley, Derek. 2024. "Southeast Louisiana drought finally ends". WDSU News. [1]
  2. Wells, Carlie Kollath. 2024. "New Orleans had the 3rd driest year on record in 2023". Axios. [2]
  3. Gutzmer, Denise. 2023. "Drought Impacts Summary September 2023". [3]
  4. Frazer, Katherine. 2023. "Drought, fire ... crickets? Louisiana's dry weather to blame for 'rocket immersion' of insects". The Acadiana Advocate. [4]
  5. Wells, Carlie Kollath. 2023. "Cockroaches in New Orleans are thirsty and desperate." Axios. [5]
  6. Conejo, Ana. 2023. "Are ants looking for water in your home? Louisiana experts can help you get rid of the problem". Brproud. [6]
  7. Auzenne, Ian. 2023. "Extreme heat and drought keeping mosquitoes, other bugs away." WWL. [Extreme heat and drought keeping mosquitoes, other bugs away]
  8. Guidry, Kurt, k. al. 2023. "Preliminary Estimates of the Impacts of Drought and Excessive Heat on Louisiana Agricultural and Forestry Sectors, 2023." [7]
  9. Wells, Carlie Kollath. 2024. "New Orleans had the 3rd driest year on record in 2023." Axios. [8]
  10. Fontenette, Taya. 2024. "2023 Saltwater Intrusion Updates". The Water Collaborative. [9]
  11. Hazelwood, Garrett. 2023. "Where is the salt wedge now?" WWNO. [10]
  12. Hilburn, Greg. 2023. "Louisiana suffered worst wildfires in century as flames threatened towns, destroyed timber." Shreveport Times. [11]
  13. Nilsen, Ella, kaj Klein, Betsy. 2023. "Biden approves emergency declaration in Louisiana for saltwater intrusion that threatens New Orleans." CNN. [12]
  14. Ramirez, Rachel. 2024. "Louisiana governor issues disaster declaration for crawfish shortage amid extreme weather and drought." CNN. [13]