Luterana preĝejo (Pestszentlőrinc)
La Luterana preĝejo (aparte nomata Preĝejo de Vivantaj Ŝtonoj estas religia konstruaĵo en Hungario, en ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Pestszentlőrinc-Pestszentimre, en urboparto Pestszentlőrinc.
Luterana preĝejo de Budapeŝto, Pestszentlőrinc | |
---|---|
Luterana preĝejo en Budapeŝto, en Pestszentlőrinc
| |
Luterana kirko | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, submunicipo Pestszentlőrinc-Pestszentimre |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Pest (departemento) |
Dato de konsekro | 1932 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novgotiko kun hungarecaj motivoj |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 250 sidlokoj |
Longo | 20 m |
Larĝo | 17 m |
Alto | 17 m (kupolo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
Ekde 1922 oni aranĝis luteranajn mesojn en la lernejo. Post 7 jaroj oni fondis luteranan grupon. La preĝejo konstruiĝis en la fruaj 1930-aj jaroj. Teoria la konstruaĵo estas konvena por teatraj ludoj. En la 1980-aj jaroj la preĝejo interne estis pentrita.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas en korto, tamen la enirejo estas alirebla rekte el la strato. En la korto estas ankaŭ malgranda tranoktejo. La preĝejo havas 2 navojn, kiuj formas krucon. Ĉe renkontiĝo de la navoj granda kvadrato estiĝis, kiun kupolo kovras. Turo kaj sonoriloj neniam apartenis al la preĝejo. Laŭnecese en la tre proksima Kalvinana preĝejo (Pestszentlőrinc) oni sonoradas. La ĉefaltara bildo prezentas Jesuon, la Bonan Pastoron. Interne troviĝas 2 orgenoj, la pli nova jam elektronika.
Fontoj redakti
- hungare Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare