Máriagyűd [mArjadjUd], (kroate ĐudJud) estas iama vilaĝo, nun kvartalo de urbo Siklós, Hungario. Ĝi havas tutlandan konatecon pro pilgrima loko, kaj ĉefe ankaŭ kroatoj pilgrimadas tien.

Aerfoto pri Máriagyűd

Geografio redakti

Máriagyűd troviĝas inter Siklós kaj Villány-montaro laŭ traira flankovojo.

Historio redakti

Vojo de la romianoj jam trairis tiun lokon kaj la fonto estis haltejo, ripozejo. Post la romianoj hunoj, avaroj, slavoj, fine hungaroj vivis en tiu loko. En 1006 abatoj de Pécsvárad konstruis kapelon, kiu iĝis eta preĝejo en 1148. Dum dominado de turkoj la preĝejo funkciis, kiel moskeo. En la 18-a jarcento impona preĝejo konstruiĝis. La oficiala hungara loknomo estis Gyűd ĝis 1934. En 1977 ĝi aliĝis al Siklós. Nuntempe proksimume 1500 homoj loĝas tie.

Apud la preĝejo monaĥejo de franciskanoj etendiĝas. En la proksimeco fonto nomata Szentkút (=sankta puto) troviĝas. La pilgrimantoj disportas ĝin en kruĉoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti