Márton Szilágyi
Márton Szilágyi [silAdji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szilágyi Márton estas hungara kritikisto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Miklós Szilágyi (etnografo).
Márton Szilágyi | |
---|---|
Márton Szilágyi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de novembro 1965 (58-jaraĝa) en Gyula |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Miklós Szilágyi (etnografo) |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto • universitata instruisto • kritikisto |
Márton Szilágyi[1] naskiĝis la 9-an de novembro 1965 en Gyula.
Biografio redakti
Márton Szilágyi maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1984, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1990. Post la diplomo li ricevis universitatan stipendion 3 jarojn. Li estis asistanto inter 1993-1997, lektoro inter 1997-2001, docento 2001-2013, pli poste profesoro, samtempe katedrestro. Intertempe li kandidatiĝis en 1997, li doktoriĝis en 2011 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia laboro ligiĝis al la hungara literaturo en la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Li edziĝis en 1990, lia edzino naskis 2 filojn en 1991 kaj 1994. Li ricevis stipendiojn inter/en 1990–1993, 1995, 1998–2002, 2006–2009, premiojn inter 1994-2015.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Egy nagykanizsai laktanya nyelve és folklórja (kunaŭtoro, 1988)
- Kritikai berek (1995)
- Határpontok (2007)
- A költő mint társadalmi jelenség. Csokonai Vitéz Mihály pályafutásának mikrotörténeti dimenziói (2014)
- „Miért én éltem, az már dúlva van” (2021)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM71842;jsessionid=56CAA671D0D047BDBFFE73B43EF5FD9C hungarlingva datenaro de muzeo