Miklós Szilágyi (etnografo)

Miklós Szilágyi [miklOŝ silAdji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szilágyi Miklós estis hungara etnografo, muzeologo, altlerneja instruisto. Lia konata filo estis Márton Szilágyi.

Miklós Szilágyi (etnografo)
Miklós Szilágyi
Miklós Szilágyi
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1939 (1939-02-04)
en Tiszafüred
Morto 7-an de majo 2019 (2019-05-07) (80-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Márton Szilágyi
Okupo
Okupo etnologo • etnografo
vdr

Miklós Szilágyi[1] naskiĝis la  4-an de februaro 1939(nun 1939-02-04) en Tiszafüred, li mortis la 7-an de majo 2019 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Miklós Szilágyi akiris diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1962. Post la diplomo li samloke instruis jaron, poste li estis muzeologo en Szolnok same jaron. Liaj sekvaj muzeaj stacioj estis Gyula (1964–1969), Cegléd (1969-1974), Szekszárd (1974-1981), fine Budapeŝto (1981-1986). Li laboris en etnografia instituto ekde 1986 ĝis la emeritiĝo, sed li ankaŭ estis docento inter 1988-2009 en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Li kandidatiĝis (CSc) en 1987, li doktoriĝis (DSc) en 1999 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia plej ŝatata temo estis la popola fiŝkaptado. Li edziĝis en 1963, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1965 kaj 1973. Li ricevis 2 premiojn en 1999 kaj 2015.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Adatok a Nagykunság XVIII. századi néprajzához (1966)
  • A Hernád halászata (1980)
  • Halászó vizek, halásztársadalom, halászati technika: A tiszai halászat történeti-néprajzi elemzése. (1992)
  • A személyes paraszti tudás érvényessége: Kisújszállás társadalma és gazdálkodása egy száz évet élt parasztgazda emlékezetében. (premiita libro, 2006)
  • Zsákmányolók és zsákmányaik. Történeti néprajzi dolgozatok a vadászatról, vadfogásról és a természethasznosítás egyéb formáiról (2014)

Fontoj redakti

Referencoj redakti