Márton Tarnóczi [tarnOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tarnóczi Márton estis hungara pastro, luterana episkopo.

Márton Tarnóczi [1] en 1620 en Hungara reĝlando en Beckó (nuntempa Beckov en Slovakio). Li mortis la 3-an de aŭgusto 1685 en Blatnica.

Biografio redakti

Márton Tarnóczi frekventis lernejojn komence en sia naskiĝurbo, poste en Vágújhely, Győr, Pozsony, Rajec, Lőcse, fine en Wittenberg inter 1644-1648. Hejmenveninta li estis rektoro en Szenice, poste lernejestro en trencsén. Li iĝis pastro en 1651 en Vágújhely. En 1656 li estis elektita episkopo en Bajmóc. En 1660 la katolika ŝtato forpelis lin, sed li trovis lokon en Divékújfalu kiel luterana pastro. En 1673 pro sia kredo li estis akuzita, li devis forvojaĝi al Germanio. Li rajtis hejmenveni en 1681, komence li denove estis pastro en Divékujfalu, poste en Privigye.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • ’’Antiglypice Metrica tornate enucleata ac Vermiculata pro Sermone Valedictorio...’’ (1643)
  • ’’Clenodium Raptum, sed non ereptum, Sive Oratio in Exequiis Spect…’’ (1652, 1653)
  • ’’Schematismus funebris sive oratio exhibens Nicolai Ostrozith lares…’’ (1660)
  • ’’Threnographia Prosapiae Kalinkianae super beatos cineres Adm…’’ (1678)
  • ’’Misnia Celebris a Custodia Theologici Lapidis, Aureo Mystici Velleris…’’ (1681)
  • diversaj manuskriptoj

Fontoj redakti