Máté Victor
Máté Victor [viktor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Victor Máté estas hungara muzikisto (ŝlagrokantisto, komponisto), figuranto.
Máté Victor | |
---|---|
Máté Victor en 1981 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de februaro 1945 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Máté Victor [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1945 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Máté Victor maturiĝis en muziklernejo en 1963, lia plej grava instruisto estis Rezső Sugár. Poste li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Lia ĉefinstruisto estis Ferenc Farkas (komponisto). Inter 1968 kaj 1970 li studis elektronikan muzikon en Varsovio de Grażyna Bacewicz. Jam komence de la studentaj jaroj li aliĝis al kantista grupo de Hungara Radio, ili kantis nur fone laŭ la necesoj. En 1971 li aliĝis al ŝlagrorkestro, kie li ankaŭ komponadis. Kiel muzikisto, li ludis en preskaŭ ĉiuj muzikiloj. Inter 1972-1976 li estis individua muzikisto, li komponadis akompanajn muzikojn al teatroj kaj filmoj. Inter 1980 kaj 2007 li havis postenon en la Hungara Radio (kun kelkaj interrompoj), poste li pensiuliĝis. Tamen en 2012 li iĝis prezidanto de firmao pri muzikaj rajtoj. Li ricevis 5 premiojn inter 1970-2005.
Elektitaj komponaĵoj redakti
- Lélegző furcsa hajnalon (dua loko en festivalo)
- Ha fény csiszolja ablakod, (1972)
- Oh, királylány, (1974)
- Sose hittem volna, (1978)
Elektitaj figurantaj roloj redakti
- Tanévzáró (mallonga filmo, 1975)
- Jégkrémbalett
- István, a király (muzikalo, 1983 - abato Asztrik)
Fontoj redakti
- hungarlingva intervjuo kun foto
- intervjuo
- [1]