Mátyás Vuchetich

Mátyás Vuchetich [mAtjAŝ vuĉetiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli amplekse Vuchetich Mátyás László, kroate Matija Ladislav Vučetić estis hungarlandana juristo, juĝisto, profesoro.

Mátyás Vuchetich
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1767 (1767-01-01)
en Brinje
Morto 22-an de septembro 1824 (1824-09-22) (57-jaraĝa)
en Peŝto
Okupo
Okupo advokato
vdr

Mátyás Vuchetich [1] naskiĝis en 1767 en Hungara reĝlando, en Kroatio, en Brinje. Li mortis la 22-an de septembro 1824 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Patro de Mátyás Vuchetich estis soldato en Brinje dum naskiĝo de Mátyás, certa informo mankas pri la nacieco. Mátyás frekventis gimnazion en Vác helpe de reĝa stipendio, poste li plulernis en reĝa akademio en Nagyszombat, pro translokiĝo en Pozsony, poste en Vieno. Li doktoriĝis en Reĝa Universitato de Pest en 1790. Inter 1791-1808 li instruis en diversaj akademioj de la lando, ekde 1808 en Reĝa Universitato de Pest. En la jaroj 1811 kaj 1812 li estis dekano, en 1821 rektoro. Li estis nomumita ankaŭ ĉefjuĝisto en provinco. Li okupiĝis pri la puna juro, li verkis pri tio studentan lernolibron.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Dissertatio inaug. iuridica de culpa a mandatario praestanda... (1790)
  • De origine civitatis (1802)
  • Positiones ex jura civili romano et jure criminali, quas in regia scient. universitate Pestinensi... (1814)
  • Elementa juris feudalis (1824)

Fontoj redakti