Madanapalle (telugue మదనపల్లె) estas urbego kaj municipo en sudorienta Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en distrikto Annamayya.

Madanapalle
City in India
Administrado
Poŝtkodo 517325
Demografio
Loĝantaro 180 180  (2011) [+]
Loĝdenso 12 689 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 33′ N, 78° 30′ O (mapo)13.5578.5Koordinatoj: 13° 33′ N, 78° 30′ O (mapo) [+]
Alto 695 m [+]
Areo 14,2 km² (1 420 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Madanapalle (Andra-Pradeŝo)
Madanapalle (Andra-Pradeŝo)
DEC
Madanapalle
Madanapalle
Situo de Madanapalle
Madanapalle (Barato)
Madanapalle (Barato)
DEC
Madanapalle
Madanapalle
Situo de Madanapalle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Madanapalle [+]
vdr
Konstruaĵo en Madanapalle

Geografio redakti

Madanapalle etendiĝas en alteco de 695 metrojn de la marnivelo. Kolar troviĝas 62, Ĉittur 75, Tirupati 99, Kadapa 106, Bengaluro 119, Ĉenajo 191, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 389, Mumbajo 855, Kolkato 1445, tutlanda ĉefurbo Delhio 1682 kilometrojn (aere) [1].

Demografio redakti

Laŭ la censo en 2011 Madanapalle havis populacion de 180 180. La legopovo estas 81,40 %, signife pli alta, ol la ŝtata mezumo.

Historio redakti

Madanapalle estis fondita en 1618. La urbeto travivis plurajn naturajn katastrofojn kiel inundoj, malsatkatastrofoj kaj epidemioj. La municipo estis formita en 1961.

Ekonomio redakti

Madanapalle estas fama pro la agrikulturaj produktaĵoj kiel ekzemple tomatoj, mangofruktoj, arakidoj, tamarindofruktoj. Madanapalle estas la plej granda tomatmerkato en Azio. La urbego ankaŭ estas fama pro silkaj produktaĵoj.

Lingvoj redakti

La telugua kaj la urdua estas la oficialaj lingvoj en Madanapalle.

Religioj redakti

En Madanapalle vivas hinduoj 73,05 %, islamanoj 24,83 % kaj kristanoj 1,66 %.

Edukado redakti

En kampuso kaj institutoj okazas la plej altnivela edukado en Madanapalle. La instruaj lingvoj estas la angla kaj telugua.

Klimato redakti

Pro la plaĉaj temperaturoj ĉiuj emeritoj sonĝas vivi plu en Madanapalle. La temperaturo varias averaĝe inter 20-30 °C. Jare pluvas po 643 mm. Inter julio-oktobro pli ofte pluvas, inter januaro-marto apenaŭ pluvas.

Trafiko redakti

Preter Madanapalle branĉa fervoja linio funkcias. kaj 5 vojoj kuras al la urbego. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo. Tri naciaj aŭtovojoj kaj grava ŝoseo pasas tra la urbego.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Madanapalle naskiĝis Jiddu Krishnamurti.