Madaras (Bács-Kiskun)

Madaras [madaraŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en distrikto Bácsalmás[1]. La loknomo signifas: birda.

Blazono de Madaras

Bazaj informoj redakti

 
Vilaĝdomo de Madaras

Geografio redakti

Madaras situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara-serba landlimo (sen limpasejo), laŭ traira flankovojo.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, poste antaŭ la hungaroj vivis tie sarmatoj kaj hunoj. La unua mencio devenis el 1377, tiam la kumanoj havis tie kampurbon. Dum la turkoj alvenis serboj, la turkoj konstruis fortikaĵeton. Fine de la turka erao la loko senhomiĝis. En 1787 la komunumo refondiĝis, post 2 jaroj lernejo, en 1895 vilaĝdomo ekfunkciis. Laŭ popolnommrado en 1900 loĝis tie 5658 da homoj, (5148 hungaroj, 500 germanoj, 6 serboj, 4 slovakoj). Fine de la 19-a jarcento la fervojo inter Baja kaj Szabadka atingis la vilaĝon. Inter 1918-1921 la serboj okupis la regionon, kiu estis aparta respubliko. Ekde 1920 la komunumo trovis sin apud la nova ŝtatlimo, sed inter 1941-1944 la limo malaperis, ĉar la pli suda regiono denove iĝis hungara. La fervojo funkciis inter Baja-Csikéria ĝis 1960.

 
Preĝejo de Madaras

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kuracejo, kulturdomo, biblioteko.

Vidindaĵoj redakti

  • katolika preĝejo de 1799, en 1903 pligrandiĝis
  • ligna monumento pri bombarda flugmaŝino B-24 Liberator, neniiĝinta en 1944
  • artefarita fiŝkaptista lago

Famuloj redakti

Nomportantoj de Madaras en Hungara reĝlando redakti

Backamadaras Csíkmadaras Kunmadaras Madaras Mezőmadaras

Tiuj komunumoj ĉiujare aranĝas renkontiĝojn.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-19. Alirita 2014-10-28.