Magda Zimán Vitályos
ZIMÁN VITÁLYOS Magda (zima:n vita:joŝ) estis rumania hungara tekstilartistino naskita en Gidófalva la 5-an de aprilo 1942 kaj mortis la 21-an de oktobro 2003.
Magda Zimán Vitályos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1942 en Ghidfalău |
Morto | 21-an de oktobro 2003 (61-jaraĝa) en Timișoara |
Ŝtataneco | Hungario • Rumanio |
Okupo | |
Okupo | akademiulo • textile artist • fasonisto |
Kariero redakti
Ŝi diplomiĝis en 1967 en Kluĵo en Arta Altlernejo Ion Andreescu. Ŝi estis ĝis 1983 modelprojektisto en Temeŝvaro, ekde 1990 profesorino katedrestrino en la Arta Ĉeftlernejo de Temeŝvaro.
Premioj, distingoj redakti
- 1996: honordiplomo pro elstaraj akademiaj meritoj.
Individuaj ekspozicioj redakti
- 1973, 1976, 1986 • Helios Galéria, Temeŝvaro
- 1983 • Korunk Galéria, Kluĵo
- 1988 • Pro Arte Galéria, Lugoj
- 1991 • Új Galéria, Oradea • Művészeti Múzeum, Kluĵo
- 1993 • A Galéria, Debreceno
- 1994 • Kultúrpalota, Târgu Mureş.
Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti
- 1975 • Joan Miró desenaĵekspozicio, Barcelona
- 1978 • Ekspozicio de artistoj de Rumanio, Magyar Nemzeti Galéria, Budapest
- 1982 • Neue Lobeda, Jena
- 1982 • 2-a Internacia Industriarta Quadrienalo, Erfurt
- 1982, 1984 • Industriarta Trienalo, Dalles Terem, Bukareŝto
- 1992 • Varadinum '92, Oradea
- 1996 • Kolekta ekspozicio de kluĵaj tekstilaĵoj, Vármegye Galéria, Budapest
En publikaj kolektaĵoj redakti
- Banata Muzeo, Temeŝvaro • Porţile de Fier Muzeo, Drobeta-Turnu Severin • Nacia Muzeo, Temeŝvaro.
Fonto redakti
- Artportal.hu[rompita ligilo]