Magnus Felix Ennodius

Magnus Felix ENNODIUS (naskiĝinta en 473474 eble en Arles, mortinta la 17-an de julio 521 en Pavio), estis episkopo de Pavio kaj latinlingva verkisto de multaj kristantaj skribaĵoj.

Magnus Felix Ennodius
episkopo de Pavio
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 473
en Arles
Morto 17-an de julio 521 (0521-07-17)
en Pavio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando de la ostrogotoj vd
Profesio
Okupo verkistopastro • poeto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
mozaiko kun bildo de Ennodius en Mediolano

Vivo redakti

Ennodius originas el nobela familio. Post frua morto de la gepatroj li transloĝiĝis al onklino al Pavio. Tie li ĝuis kleriĝon sur ĉiuj klasikaj kampoj. Ne klaras ĉu li nur fianĉiĝis eĉ edziĝis al filino de la onklino. Sendube li komence havis needifan vivon. Ne post 494 li kristaniĝis decidante vivi pli spirite. En la membiografio Eucharisticum de vita sua kiu imitis la faman verkon Confessiones de Aŭgusteno de Hipono li asertis plenumon de promeso farita antaŭ sankta Victor Maurus. Al li ŝuldiĝis ankaŭ resaniĝo post grava malsano, laŭ Ennodius. Fakte li malsaniĝis nur en 511 kaj la konvertiĝo estis estinta multe pli frue.

Ennodius akompanis episkopon Epifanio el Pavio en 494 sur diplomatia misio al Liono al reĝo Gundobado; tiu ĉi vojaĝo faritis laŭ komisio de la ostrogota reĝo Teodoriko la Granda. En kverelo papelekta de la 22.11.598, kiam elektitis kaj Simako kaj Laŭrenco li favoris ĉi lastan. Okaze de la t.n Palmaris-sinodo kiun organizis Teodoriko en Romo oni decidis ne rajti juĝi pri korekta papo ĉar tio estu Dia tasko. Tiun ĉi opinion jesis kaj Ennodius verkante Libellus pro synodo.

Ekde 513 li episkopis en Pavio en kiu funkcio li senditis en 515 kaj 517 fare de papo Hormisdaso Konstantinopolon por persvadi imperiestron Anastasio la 1-a fini skismon. Liaj klopodoj fiaskis.

Skribaĵoj redakti

Antaŭ la episkopa kariero Ennodius verkis ĉ. kvin centojn da verkoj. Historie altvalora fonto estas panegiro teodorika Panegyricus Theoderico regi dictus kaj biografio de Epifanio el Pavio, de sia antaŭulo, Vita Epiphanii episcopi Ticinensis. Konserviĝis krome 297 leteroj skribitaj laŭ la modelo de Quintus Aurelius Symmachus. Li ankaŭ verkis 28 paroladojn okaze de diversaj festoj, ekz. lernejaj, ekleziaj, episkopelektaj. Laŭ tradicio de antikva klereco estis 151 kantoj kaj epigramoj. Ili literaturhistorie ne gravas. Ĉar la versfaro en ili ŝajnas improviza afero kaj mallerte taŭgigita laŭokaze.[1]

Verŝajne laŭ mendo de Leontius, abato de la Monaĥejo Lérins (Insuloj de Lerino) li verkis en 506 la biografion Vita Antonii monachi Lerinensis. Pioniris en la Ennodius-esplorado la filologo Wilhelm von Hartel.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti