Maksim Marcinkeviĉ

Marcinkeviĉ Maksim Sergejeviĉ, ruse Максим Сергеевич Марцинкевич (naskiĝis la 8-an de majo 1984 — mortis la 16-an de septembro 2020) estis rusia socia aktivulo, nacisocialisma propagandisto, verkisto, televidprezentisto kaj blogisto. Li estas konata kiel kunordiganto de la movado "Restrukt". Li gvidis multajn projektojn, inter ili "Okupaj-Pedofilaj", kiu (laŭ propraj asertoj) okupiĝas pri luktado kontraŭ pedofilio kaj pri propagando de nacisocialismo inter adoleskuloj.

Maksim Marcinkeviĉ
Persona informo
Максим Сергеевич Марцинкевич
Naskiĝo 8-an de majo 1984 (1984-05-08)
en Moskvo, Sovetunio
Morto 16-an de septembro 2020 (2020-09-16) (36-jaraĝa)
en Ĉeljabinsk
Mortis pro murdo vd
Tombo Tombejo Kuncevo vd
Religio ateismo
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusio
Edukado Rusa Ŝtata Socia Universitato

(nekompleta)

Alma mater Rusia Ŝtata Sociala Universitato vd
Partio Popola Nacia Partio (ĝis 2003)

Nacisocialisma Societo (ĝis 2007) Restrukto (2011-2014)

Subskribo Maksim Marcinkeviĉ
Profesio
Alia nomo Tesak
Okupo aktivisto • publika konato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li havas ankaŭ popularan kromnomon "Tesak" ("tranĉarmilo", ruse Теса́к), akirinte ĝin pro sia emo al militaj tranĉiloj.

Dekomence Marcinkeviĉ akiris konatecon kiel naci-razkapulo kaj gvidanto de naciisma organizaĵo "Formato-18". Li estis dufoje akuzita pri incito de interetna malamikeco (duan fojon - en 2009 pro rasisma videofilmeto). Pri sia vivo, luktado kaj prizonigo li verkis libron. Poste li nenie laboris, akirante monon de siaj samideanoj, kiuj ĉasis pedofilojn.

Li havas plurajn subtenantojn (plejparte en Rusio). Lia paĝo en la interkona retejo VKontakte havas pli ol 135 mil abonantojn.

Fruaj jaroj redakti

Maksim asertas, ke li havas miksan ruso-polo-litovo-belorusan devenon. Lia avo partoprenis la Duan Mondmiliton kaj kun la Ruĝa Armeo atingis Berlinon. Lia patrino ne konsentis kun nacionalismaj ideoj de la filo, sed lia patro subtenis lin. Li estis rekrutita al la armeo, kie forte bategis soldaton-azeron; oni konstatis lian psikan malsanon. Li studis en la Moskva konstruista instituto, sed ne finis ĝin. Li provis komerci pri muziko.

"Formato 18" redakti

Marcinkeviĉ partoprenis unuiĝon de razkapuloj "Rusa celo" (ruse Русская цель), ĝis 2003 li estis membro de la Popola Nacia Partio.

En 2005 li unuigis naciistojn en novan organizaĵon "Formato 18" (ruse Формат 18). La nomo estis prenita de la nomo Adolf Hitler: "A" estas la 1-a litero de latina alfabeto, "H" estas la oka. Ĝiaj membroj okupiĝis pri atakoj kontraŭ laboristaj enmigrantoj kaj senhejmuloj, filmis tion kaj alŝutis en la Interreton. Krome, ili kreadis filmetojn, incitantajn malamikecon rilate al antifaŝistoj kaj nigruloj.

La organizaĵo havis propran retpaĝaron, poste fermitan laŭ peto de antifaŝistoj. La movado trovis plurajn subtenantojn en Rusio, kiuj imitis ĝian agadon.

En 2007 en la reto aperis filmeto kun kruela mortigo de du homoj, nomata "Mortpuno de taĝiko kaj dagestanano". La evento estis reala.

"Formato 18" estis oficiale malpermesita en 2010 pro ekstremismo.

Plua agado kaj kondamnoj redakti

La 28-an de februaro 2007 Marcinkeviĉ kun samideanoj vizitis klubon, kie okazis politika debato inter Julija Latinina kaj Maksim Kononenko. Li demandis ĵurnalistojn, ĉu ili konsentas, ke nepre endas mortigi demokratojn por prospero de Rusio, kaj ekkriis "Sig!". Liaj kunuloj respondis "Heil!" Tio daŭris kelkajn minutojn. La 2-an de julio 2007 Marcinkeviĉ estis arestita, la 18-an de februaro 2008 akuzita.

La dua akuzo okazis en 2009 pro filmeto pri murdo de taĝiko. La juĝistaro kondamnis lin al tri jaroj da kondiĉa puno (prizonigo hejme, germane Strafaufschub).

La 31-an de decembro 2010 li estis fine liberigita.

En aŭtuno de 2013 Marcinkeviĉ forveturis al Belorusio. La 13-an de decembro 2013 li estis malĉeeste kondamnita pro la samaj aferoj.

En decembro de 2013 li venis al Kubo. La 16-an de decembro li publikigis en Interreto mesaĝon, kie informis, ke li intencas daŭrigi sian agadon kaj evoluigi organizitan de li movadon[1]. La 17-an de januaro 2014 Marcinkeviĉ estis malliberigita en Kubo pro kontraŭleĝa enmigrado kaj poste forsendita al Moskvo. La 27-an de januaro 2014, laŭ informo de rusia polico, li estis arestita en Moskvo[2].

La 15-an de aŭgusto 2014 Marcinkeviĉ estis kondamnita al 5-jara malliberigo[3].

"Okupaj-pedofilaj" redakti

"Okupaj-pedofilaj" (ruse Оккупай-педофиляй, eblas esperantigi kiel "Okupu pedofilejon") estis movado, kies partoprenantoj okupiĝis pri batado kaj humiligo de homoj, kiujn ili konsideras kiel pedofiloj. Siajn viktimojn ili serĉis per Interreto kaj konatiĝis kun ili kvazaŭ neprenkreskuloj. Ĉiujn humiligojn (la plej populara estas superverŝado per urino) ili filmis kaj publikigis en Interreto. Por partopreni "ĉasadon de pedofiloj", kiun ĝiaj partoprenantoj nomas "safari", oni pagis monon al Marcinkeviĉ. Grupoj de "Okupaj-pedofilaj" ekzistis en multaj urboj.

Marcinkeviĉ mem nomis "Okupaj-pedofilaj" "socia projekto, celanta propagandi naci-socialismon kaj atentigi la socion pri ĉi tiu [pedofilio] problemo".

 
 Mi ne celas prizonigi homon, mi celas tute rompigi la vivon de la homo. Eble, iu ekvidos kaj skribos petskribon. 
— Maksim Marcinkeviĉ.

Morto redakti

La 16-an de septembro 2020 li pendumis sin en malliberejo en Ĉelabinsko.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Марцинкевич, Максим Сергеевич en la rusa Vikipedio.