Mala Roztoka
Mala Roztoka, ukraine Мала Розтока, ruse Малая Розтока [nalaja r.], slovake (Ugočská) Roztoka, hungare Szőlősrosztoka [sOlOŝrostoka] aŭ Ugocsarosztoka [ugoĉarostoka] estas malgranda vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Irŝava. La historia slava loknomo estis Угочанська Розтока (uhoĉanska roztoka].
Bazaj informoj redakti
- 48° 17′ 34″ N 23° 05′ 10″ O / 48.29278 °N, 23.08611 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 17′ 34″ N 23° 05′ 10″ O / 48.29278 °N, 23.08611 °O (mapo)
- Areo: 0.8 km²
- Alto super marnivelo: 132 m
- Loĝantaro: 510
- Poŝtkodo: 90133
- Telefonprefikso: + 380 3144
- Aŭtokodo: AO
Situo redakti
Mala Roztoka situas laŭ rojo, kontraŭe Velika Roztoka troviĝas.
Historio redakti
Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Ugocsa, al distrikto de Nagyszőlős, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Mala Roztoka. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.