Malfermita edukado

Malfermita edukado (angle: Open Education) estas terminego por priskribi malsamajn komprenojn de malfermita edukado. La difino laŭ la Eŭropa Komisiono estas "maniero organizi edukadon, ofte uzante ciferecajn teknologiojn. Ĝia celo estas plivastigi aliron kaj partoprenon al ĉiuj forigante barojn kaj farante lernadon alirebla, abunda kaj agordebla por ĉiuj[1]. Krom malfermita edukado, ekzistas ankaŭ malfermita pedagogio konsistanta el aro da didaktikaj metodoj, invitante studentojn malkaŝe kunhavigi siajn kontribuojn. La valoro kiun studentoj kreas aŭ aldonas al ekzistanta scio iĝas havebla por aliaj kaj la socio[2].

Malfermita edukado kaj fleksebla lernado

Malfermita edukado entenas pli ol malfermitaj edukaj rimedoj (angle Open Education Resources aŭ OER) kaj malfermitaj esplorrezultoj. Ĝi povas ampleksi strategiajn decidojn, instrumetodojn, kunlaboron inter individuoj kaj institucioj, rekonon/agnoskon de neformala lernado kaj malsamaj manieroj disponigi enhavon[1].

Malfermita edukado vastigas la aliron al lernado ofertita en lernejoj kaj universitatoj. La esprimo "malfermita" rilatas al la forigo de barieroj kiuj povas malhelpi la ŝancon aŭ la agnoskon de partopreno en lernprocezo. Ekzemple, institucia praktiko kiu celas forigi barojn al eniro ne havos akademiajn enirpostulojn. Tiaj universitatoj inkludas la Open University en Britio kaj la Universitato Athabasca en Kanado).

En la pli malvasta signifo, ĝi ofte estas reduktita al transdono de scioj pere de la Interreto (vidu sub dedistanca edukado), bazita sur sur libere alireblaj lernplatformoj kaj liberaj lerniloj senpage alireblaj por la uzanto (komparu kun malfermitaj edukaj rimedoj, malfermita aliro).

Programoj de distanca edukado kaj retlernado kiel MOOC kaj OpenCourseWare kiu estis komencita en 2002 de la Masaĉuseca Instituto pri Teknologio (MIT) grave kontribuas al la malfermiteco kaj alirebleco de edukado. Ekde 2014 ĝi funkciigas sub la nomo " Open Education Consortium"[3].

Tamen, malfermita edukado ne egala al retlernado, sed devas esti rigardata antaŭ ĉio kiel socia postulo malfermi "edukadon por ĉiuj". Krome, Open Education ankaŭ priskribas la malfermitecon de la lernado, kiu iras preter Open Educational Resources, kiel ĝian "pli larĝan komprenon" kun ligo al partoprena instruado[4].

Dum multaj retlernadaj programoj estas senpagaj, la kosto de akiro de atestilo povas esti baro. Multaj malfermitaj edukejoj ofertas liberajn atestadkabalojn akredititajn fare de organizoj kiel ekzemple UKAS en Britio kaj ANAB en Usono dum aliaj, kiel ekzemple Khan Academy, ofertas insignon.

Malfermita edukado ebligas aŭ alkuraĝigas senpage disponigi la edukadon kaj edukmaterialojn. Tiel la retejo Edusource ekzemple, kiu dependas de SURF (organizo kiu zorgas pri la interreta infrastrukturo por la nederlandaj universitatoj), volas helpi senpage kunhavigi sian edukmaterialojn, ekzemple pri Esperanto[5]. Ekde 2022 Chat GPT ekestis kiel grava potencialo por liberaj lerniloj, kvankam ne estas facile identigi per ĝi fontojn kun malfermita permesilo[6].

Historio redakti

Frua ekzemplo de la principo de malferma edukado estas la programo OpenCourseWare, fondita en 2002 de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT), kiu estis sekvita de pli ol 200 universitatoj kaj organizoj. Simile al la Berlina Deklaracio de la Open Access-movado pri malfermita aliro al scio en la sciencoj kaj homsciencoj, la celoj kaj intencoj de malfermita edukado estas ankaŭ precizigitaj en la 'Kaburba eduka deklaro'[7]. MOOC estas pli lastatempa formo de interreta kurs-evoluigo ekde aŭtuno 2011 kiu estis sekvita de la ne-atestitaj programoj kiel edX, MITx, Harvardx, Coursera kaj Udacity. La fundamentoj de la instrua filozofio de malfermita edukado retroveblas la laboro de edukada reformanto John Dewey kaj evolupsikologo Jean Piaget.

Malavantaĝoj redakti

Estas kelkaj defioj asociitaj kun efektivigado de malfermaj edukaj sistemoj, precipe por uzo en evolulandoj. Tiuj inkludas la eblan mankon de sistemoj por administra kontrolado kaj kvalitcertigo de instruistaj materialoj en kelkaj programoj, infrastrukturlimojn en evolulandoj, mankon de egala aliro al teknologioj necesaj por plena studenta partopreno en interretaj edukaj iniciatoj, kaj aferojn rilate al la uzo de protektitaj materialoj. kopirajto.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (en) Massimiliano Fucci. What is open education?[rompita ligilo]. EU Science Hub, Eŭropa Komisiono [rete], la17-an de majo 2016.
  2. (nl) Er is meer Open Pedagogy dan je denkt, SURF
  3. (en) Our History | MIT OpenCourseWare | Free Online Course Materials. En: ocw.mit.edu.
  4. (en) Bonny Brandenburger: A multidimensional and analytical perspective on Open Educational Practices in the 21st century. In: Frontiers in Education. En: Frontiers in Education. Vol.7, la 26-an de septembro 2022, ISSN  2504-284X, doi: 10.3389/feduc.2022.990675, frontiersin.org, alirita la 26-an de oktobro 2022.
  5. (nl) Marc van Oostendorp, Kolegoj: dividu viajn instrumaterialojn, Neerlandistiek, la 25-an de januaro 2023.
  6. (nl) Robert Schuwer, ChatGPT en open leermaterialen, la 27-an de januaro 2023
  7. (en) Cape Town Open Education Declaration

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

WHO Online, retaj kursoj ĉe MOS en diversaj lingvoj, interalie en Esperanto.

Open Education Consortium, tutmonda reto de malfermita edukado