La Malhela skolopo, Scolopax saturata, estas mezgranda vadbirdo de la genro Scolopax, familio de Skolopedoj, kiun nomigas la genro, kaj ordo de Ĥaradrioformaj, karakterizita de longa mallarĝa beko kaj kamufla malhelbruna plumaro. Ĝi estas pli malgranda ol la Eŭrazia skolopo kaj havas multe pli malhelan plumaron.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malhela skolopo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Skolopoj Scolopax
Specio: S. saturata
Scolopax saturata
Horsfield, 1821
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio limiĝas en malsekaj montaraj arbaroj de Sumatro, Javo kaj Novgvineo. Ĝi nestumas en muskolito en hela subplanko. Ĝi montras flugajn parigadajn ceremoniojn kiel la Eŭrazia skolopo, sed la krioj estas malsamaj. Ĝi povas esti sufiĉe maltimida.

La subspecio S. s. rosenbergii (Schlegel, 1871), troviĝas en Novgvineo kaj foje ricevas statuson de aparta specio.

Referenco redakti

Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater, ISBN 0-7099-2034-2