La manĉukua juano (满洲国圆) estis la oficiala monunuo de la Manĉukua imperio, de junio 1932 ĝis aŭgusto 1945.

Manĉukua juano
valutoJuano
Ŝtato: Manĉukua imperio
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo:
vdr
Manĉukuaj moneroj el fibroj

La monunuo estis bazita je unu purarĝenta 23.91-grama bazo. Ĝi anstataŭis la ĉinan tael.

La juano estis subdividita al 10 chiao (角), 100 fen (分) aŭ 1000 li (釐). Moneroj estis eldonitaj de 5 li ĝis 10 fen.

En 1944 kaj 1945, Manĉukuo eldonis monerojn (1 kaj 5 fen) faritaj laŭ la norma katalogo de tutmondaj moneroj (angle: "Standard Catalog of World Coins") el "ruĝaj aŭ brunaj fibroj", similaj al kartono. Tio estas malofta ekzemplo de ne-metalaj moneroj.

Biletoj redakti

Antaŭo Malantaŭo
 
10-juana bileto, 1937, imperiestro Kienlung
 
10-juana bileto, 1937, Centra banko de Manĉukuo
 
100-juana bileto, 1944, Konfuceo
 
100-juana bileto, 1944, sojfabo

Eksteraj ligiloj redakti