Mansuro (Sindo)

historia ĉefurbo de la kalifa provinco Sindo

Mansuro (en araba: المنصورة, latinigite: al-manṣūra, laŭvorte 'la venkanta [urbo]'; en sinda: منصوره‎), referencita kiel Brahmanabad (en sinda: برهمڻ آباد‎, latinigite: barhamaṇabād, prononce [ˈbəɾɦəmnɑːˈbɑːd̪];) en postaj jarcentoj, estis la historia ĉefurbo de la kalifa provinco Sindo, dum la oka jarcento dum la Umajida Kaliflando kaj poste Abasida Kaliflando el la jaro 750 ĝis la jaro 1006 n.e. La urbo fondiĝis kiel centra truparejo por Umajidaj Fortoj en Sindo, kaj transformiĝis en tre vigla metropolo dum la Abasida Epoko superante la riĉon de Multano norde kaj Debal sude. Mansuro estis ka unua ĉefurbo establita de islamanoj en la Hinda subkontinento post Muhammad bin Kasim konkeris la teritorion de Brahmanabad. Mansuri estis konstruita sur la bordoj de la rivero Induso, kaj estis ĉirkaŭita de fekundaj kampoj; Ibn Haŭkal menciis la riĉajn lokajn komercistojn kiuj vestis bagdadajn vestaĵojn kaj estis de Sind-Arabaj devenoj, dum la domoj estis faritaj el argilo, brikoj kaj gipso.

Mansuro
arkeologia loko [+]
Koordinatoj25° 52′ 52″ N, 68° 46′ 37″ O (mapo)25.8811111168.77694444Koordinatoj: 25° 52′ 52″ N, 68° 46′ 37″ O (mapo)

Mansuro (Sindo)
Mansuro (Sindo)
DEC
Mansuro
Mansuro
Lokigo de Sindo en Pakistano

Map
Mansuro
vdr

Mansuro eksportoj herbojn kaj spicojn, teksaĵojn, eburon, metalojn kaj spegulojn al Bagdado. Estis kelkaj famaj edukaj institucioj en la urbo: Mansuro produktis la unuan tradukon de la Korano en la sindan lingvon, kiu estis emplkse uzata tra la tuta regiono de la Indus-valo. La urbo estis hejmo de famaj historiaj figuroj kiel Abu Maŝar Sindi, kiun priskribis multaj historiistoj kaj kronikistoj kiel pioniron en la kompilado de Hadito; Abu Raja Sindi loĝis en Bagdado kaj engaĝiĝis en sciencaj kaj literaturaj temoj; ili tradukis nombrjn antikvajn librojn de Suda Azio pri matematiko, astronomio, astrologio, medicino, literaturo kaj etiko en araban. Laŭ geologoj tertremo frapegis kaj Debal kaj Mansuron en la jaro 893 n.e. La urbon regis poste Soomro Emiroj. Mansuro estis rabita de fortoj de la afgana Mahmud de Gazni ĉar la lokanoj timis lian reputacion kaj malakceptis malfermi la pordegojn. La urbo neniam rekuperiĝis kaj la Soomro Emiroj estis elpostenigitaj.

La urbo nun kuŝas 18 kilometrojn sudoriente de Ŝahdadpur kaj 75 kilometrojn nordoriente de Hajderabado.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mansura, Sindh en la angla Vikipedio.