Mantamburo estas tamburo, kiun oni kutime ludas frapante per unu aŭ ambaŭ manoj anstataŭ martelobastonetoj aŭ aliaj frapiloj. Oni distingas unumanajn tamburojn tenatajn per unu mano disde la dumanajn tamburojn starantajn sur la grundo aŭ pendantajn antaŭ la korpo. La plej simpla formo de mantamburo estas la kadrotamburo, kiu plejofte konsistas el cirkloronda kadro surstreĉita sur unu flanko per tamburfelo. Mantamburo estas ludoteĥnika, sed ne instrumentofaka kategorio. Kiel mantamburo fakte uzeblas ĉiu tamburtipo.

Mantamburoj: antaŭe ĝembo, malantaŭe kongao
Ludado je funela tamburo

Kelkaj ekzemploj por mantamburoj redakti

Oni distingas la mantamburojn laŭ siaj respektivaj formoj. Simpla formo estas la kadrotamburo. Ekzemploj por kadrotamburoj estas bodhrán el irlando kaj la tamburino, kiu devenas el okcidenta Azio. Alia speco de mantamburo estas la kalikotamburo. En Eŭropa kaj aliaj landoj plej konata ekzemplo estas la ĝembo, unuflanke tegita tamburo el okcidenta Afriko. Al la tubotamburoj apartenas kongaoj kaj bongoj, esence Afrikokubaj muzikinstrumentoj. En la brazila muziko atabako estas la plej konata tradicia tubotamburo. Ekde la 1980-aj jaroj en Brazilo la konusa timbo ludas gravan rolon.