Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

María Garfias (1849-1918) estis la artista nomo de la meksika pianisto, kantistino kaj komponistino María Rita García Malabear.

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en la meksika ĉefurbo, filino de José García Garfias kaj María Refugio Malabear. Infanaĝe ŝi komencis siajn studojn pri piano kaj komponado ĉe renomaj pianistoj kaj komponistoj.

La jaro 1862 estis por la dek-tri jara knabino, jaro de debutoj kaj publikigoj: María debutis kiel pianisto prezentante en la Granda Nacia Teatro “Fantazio pri Lucia de Lammermoor” de Émile Prudent.

Tamen, ŝi jam estis komponanta kelkajn pecojn, el kiuj ŝi publikigis “Melodía” kaj la valsonGratitud” en la kolekto El Repertorio redaktita de Manuel Murguía. En la sama jaro María debutis en la Granda Nacia Teatro ĉi foje kiel komponistino per sia “Fantazio por piano pri temoj de Martha”.

En tia epoko Meksiko vivis gravajn situaciojn de milito en defendo de la respubliko kaj sia sendependiĝo kontraŭ la interveno de eksterlandaj fortoj. Tiam jam kiel infano, Maria Garfias vizitis hospitalon kie estis kuracataj meksikaj soldatoj kiuj suferspertis vundojn en la tiel nomata “Dua franca Intervena Milito”. Trafita de tia sceno, ŝi komponis kortuŝan verkon, la preĝon Dio savu la nacion!!, petante la bonon de la nacio antaŭ la baldaŭa falo de la meksikurbo. La tekstoj estas de la ĵurnalisto kaj dramisto Pantaleón Tovar. María Garfias premieris ĉi tiun verkon kantante, akompanata de knabina koruso. La verko estas simpla, sed tre esprimplena. Je la aĝo de 13 María Garfias fariĝis promesplena artisto.

Poste ŝi komponis kaj publikigis kolekton “Novaj pecoj por piano kaj kantado” de María Garfias, inter kiuj estas la pianĉambraj kapriĉoj nomitaj “La Campana del alba” kaj “Bacanal”, kaj signifa nombro da dancoj, kiuj estas el la grupo habaneroj kiel “La Fronteriza”.

Tamen, kaj bedaŭrinde, ŝiaj lastaj aperoj kiel komponistino okazis kiam ŝi estis nur 18 kaj 19 jara: Ŝi premieris en la Granda Nacia Teatro, sian verkon dediĉitan al prezidanto Benito Juárez. La okazaĵo estis anoncita de la Meksika Poŝto (21-10-1867) dirante: “Fraŭlino Garfias, inspirita artisto kontribuos de tre potenca maniero doni al la spektaklo eksterordinaran intereson per sia grandioza “Respublikana Marŝo”, kiu estos ludita de la orkestro kaj milita bando, kiun ŝi persone dirigentos de la sceneja podio, kreante tiel novan epokon en la analoj de muziko, malfermante talenton sendepende de la sekso, kaj (kreante) novan kampon por ke ĝi manifestiĝu kaj disvolviĝu.” Krome, en tiu ĉi koncerto ŝi prezentis Koncertan Parafrazon pri Ernani kaj Rigoletto de Liszt, en temoj de la operoj de Verdi.

La sekvan jaron (1868) ŝi premieris sian “Militista Marŝo”, dediĉita al Porfirio Díaz - kiu tiutempe ankoraŭ ne komencis sian longan mandaton. Post la publika plenumo de tiu ĉi verko, María Garfias restis silenta. En tiu sama jaro ŝi geedziĝis kun la inĝeniero Ignacio Garfias.

Ŝia pranepo klopodas klarigi la “silenton” de María Garfias en sia frua 19 jaraĝo, per la dediĉo de la verkisto Juan de Dios Peza, kiu skribis: "Al la virta sinjorino María Garfias de Garfias, al tiu magiisto de la piano, kiu kaŝis sian gloron en la sorto de trankvila hejmo...", kio verŝajne aludas al la tiamaj sociaj kaj moralaj normoj kiuj malpermesis al edziniĝintaj virinoj montri sin publike.

Kelkaj el ŝiaj verkoj, kiel tiuj de Ángela Peralta (V en M -192) kaj Guadalupe Olmedo, estis selektitaj por reprezenti meksikan artan laboron en du internaciaj okazaĵoj: en 1876 la Universala Ekspozicio en Filadelfio, kaj en 1883 en la memorceremonio de la centjariĝo de la Liberiganto Simón Bolívar en Venezuelo.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 197 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj redakti