Marchamalo estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi formas parton de la industrial zono konata kiel Koridoro de Henares kaj ene de ĝia municipa teritorio troviĝas parto de la Industria Areo de Henares.

Marchamalo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19180
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Rafael Esteban Santamaría (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 8 273  (2023) [+]
Loĝdenso 223,37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 40′ N, 3° 12′ U (mapo)40.668888888889-3.2022222222222Koordinatoj: 40° 40′ N, 3° 12′ U (mapo) [+]
Alto 674 m [+]
Areo 31,20 km²
Marchamalo (Hispanio)
Marchamalo (Hispanio)
DEC
Marchamalo
Marchamalo
Situo de Marchamalo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marchamalo [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas marchamalero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 7 200 loĝantoj kaj la denseco estas de 223,37 loĝ/km².

Situo redakti

Marchamalo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Gvadalaĥaro en la centr-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 674 m super marnivelo; je 5 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 68 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 31,20 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°40′08″N 3°12′08″Ok.

Nordokcidente: Usanos Norde: Fontanar kaj Gvadalaĥaro Nordoriente: Gvadalaĥaro
Okcidente: Usanos   Oriente: Gvadalaĥaro
Sudokcidente: Cabanillas del Campo Sude: Cabanillas del Campo Sudoriente: Gvadalaĥaro

Historio kaj demografio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis en multaj vilaĝoj de la regiono pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Sed ne en Marchamalo. Ties loĝantaro estis stabila laŭlonge de la historio, je niveloj similaj al tiuj de la najbaraj vilaĝoj. Je la alveno de la industrio al la areo en la 1960-aj jaroj okazis unua demografia eksplodo pro la amasa alveno de laborforto ricevita de diversaj lokoj de la centro kaj sudo de Hispanio, ĉefe de la propra Gvadalaĥaro, sudo de Kastilio-Leono, Ekstremaduro, Manĉo kaj Andaluzio; zonoj tre tuŝitaj de la tiama kampara krizo, kies loĝantaro, ĉefe kamparana majoritate devis elmigri al la grandurboj kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Ekde tiam, la loĝantaro kreskiĝis eksponenciale. La industria stabiligo en la zono kaj la plibonigo de servoj estis akompanataj de dua demografia eksplodo en la unuaj jaroj de la 21-a jarcento, fakto kiu tuŝis ĉefe la tutan areon de la Koridoro de Henares, kie oni ricevis loĝantaron ĉefe el la Madrida Regiono kaj de eksterlande.

La historia evoluo demografia de Azuqueca montras tiun krutan supreniron klare laŭ la ciferoj. En la komenco de la 20-a jarcento estis 1 200 loĝantoj. Post la Hispana Enlanda Milito kaj post la elmigra krizo de la ruraj areoj, male kiel okazis en aliaj setlejoj de la provinco la loĝantaro kreskis al 2 000 en la 1960-aj jaroj, ĝuste kiam tute male okazis en multaj lokoj de Hispanio. Sed poste la ciferoj ege pli multe kreskis ĝis pli ol 4 000 komence de la 21-a jarcento kaj multe pli ol 6 000 lastatempe.

La 1an de januaro 1999, Marchamalo iĝis sendependa municipio post esti aparteninta al la urbo Gvadalaĥaro, kiel submunicipo dum kelkaj jardekoj.

Arkitekturo redakti

 
Palaco de Ramírez de Arellano.
 
Ermitejo de la Virgulino de la Soleco.

Ekonomio redakti

Agrikulturo de irigacio kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Industrio.

Vidu ankaŭ redakti