Cabanillas del Campo

Cabanillas del Campo [kabaNIĝas delKAMpo] (Kabanetoj de la Kamparo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas enkadrita en la industria akso de la Koridoro de Henares. La urob, tre proksima al la provinca ĉefurbo, estas unu de la setlejoj kiuj en la lastaj jaroj registras pli grandan loĝokreskon en la provinco. En 2016 ĝi havis 9 794 loĝantojn.

Cabanillas del Campo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19171
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro José García Salinas (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 11 034  (2023) [+]
Loĝdenso 282,25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 3° 14′ U (mapo)40.638333333333-3.2352777777778Koordinatoj: 40° 38′ N, 3° 14′ U (mapo) [+]
Alto 694 m [+]
Areo 34,70 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabanillas del Campo (Hispanio)
Cabanillas del Campo (Hispanio)
DEC
Cabanillas del Campo
Cabanillas del Campo
Situo de Cabanillas del Campo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabanillas del Campo [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Toponimio redakti

Cabanillas estas derivo de la mezepoka diminutivo de cabañas (kabanoj), komprenitaj kiel la malgrandaj ruraj dometoj kie rifuĝiĝis la paŝtistoj, ses Cabanillas estis loko, kiel aliaj de ĉirkaŭ Gvadalaĥaro, kie la lokanoj dediĉitaj al la paŝtado havis saijn kabanojn. La kromnomo del Campo (de la Kamparo) respondas al la aparteno de Cabanillas al la teritorio "sexma del Campo" ene de la teritorio "comunidad de villa y tierra" de Gvadalaĥaro.[1]

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas cabanillense [kabaniĜENse]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 9 794 loĝantoj kaj la denseco estas de 282,25 loĝ/km².

Situo redakti

Cabanillas del Campo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Gvadalaĥaro en la centr-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 691 m super marnivelo; je 7.5 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 666 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°38′18″N 3°14′07″Ok.

Nordokcidente: Gvadalaĥaro Norde: Marchamalo Nordoriente: Marchamalo
Okcidente: Valdeaveruelo   Oriente: Gvadalaĥaro
Sudokcidente: Quer Sude: Alovera Sudoriente: Chiloeches

Historio redakti

La malmulta informo konata pri Cabanillas datas el la 9-a jarcento. Pli klara estas la tialo de la nomo de la loko, nom temas pri malgranda grupo de kabanoj, eble eĉ ne fiksaj, loĝataj, aŭ simple uzataj, de kamparanoj kaj paŝtistoj.

Je la kristana konkero de Gvadalaĥaro en la 11-a jarcento fare de la trupoj de Álvar Fáñez je la servo de Alfonso la 6-a, la loko Cabanillas ekformis parton de la teritorio "común de villa y tierra" de Gvadalaĥaro. Ĝi estis tiam malgranda loko por rifuĝejo de la paŝtistoj de la kamparoj kiel aliaj de la komarko. En 1432, Johano la 2-a donis al la Markizo de Santillana kelkajn domarojn, inkludita Cabanillas, kiel pago al liaj servoj en sia milito kontraŭ la infantoj de Aragono, kaj en 1502, Pedro Hurtado de Mendoza, filo de Santillana, fondis proksime al Cabanillas, en la loko Benalaque, dominikanan konventon, kiu meze de la jarcento estis translokigita al Gvadalaĥaro kaj kie eniris juna Bartolomé de Carranza. En 1627 la vilaĝo aĉetis la jurisdikcion de villa al Filipo la 4-a kaj en 1873 estis aligita la loko Valbueno.

La ŝanĝo okazis en la 1990-aj jaroj kiam Cabanillas del Campo multobligis sian loĝantaron deke kaj konvertiĝis en malgranda industria kaj serva urbo, dormurbo de Gvadalaĥaro kaj de Madrido. El la Hispana Transiro al la demokratio la urbestro estis preskaŭ ĉiam el la maldekstra partio PSOE. Ramiro Almendros Monge estis la urbestro sesfoje, do dum 24 jaroj.

Demografio redakti

Je la alveno de la industrio al la areo en la 1960-aj jaroj okazis unua demografia eksplodo pro la amasa alveno de laborforto ricevita de diversaj lokoj de la centro kaj sudo de Hispanio, ĉefe de la propra Gvadalaĥaro, sudo de Kastilio-Leono, Ekstremaduro, Manĉo kaj Andaluzio; zonoj tre tuŝitaj de la tiama kampara krizo, kies loĝantaro, ĉefe kamparana majoritate devis elmigri al la grandurboj kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Ekde tiam, la loĝantaro kreskiĝis eksponenciale. La industria stabiligo en la zono kaj la plibonigo de servoj estis akompanataj de dua demografia eksplodo en la unuaj jaroj de la 21-a jarcento, fakto kiu tuŝis ĉefe la tutan areon de la Koridoro de Henares, kie oni ricevis loĝantaron ĉefe el la Madrida Regiono kaj de eksterlande.

La historia evoluo demografia de Cabanillas del Campo montras tiun krutan supreniron klare laŭ la ciferoj. En la komenco de la 20-a jarcento estis 565 loĝantoj. Post la Hispana Enlanda Milito kaj post la elmigra krizo de la ruraj areoj, male kiel okazis en aliaj setlejoj de la provinco la loĝantaro kreskis al 1 000 en la fino de la 1960-aj jaroj, ĝuste kiam tute male okazis en multaj lokoj de Hispanio. Sed poste la ciferoj ege pli multe kreskis ĝis pli ol 5 000 komence de la 21-a jarcento kaj multe pli al 10 000 lastatempe.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Tradicie Cabanillas del Campo bazis sian ekonomion en la brutobredado, ĉefe de safoj, kaj en la agrikulturo kaj seka kaj de irigacio kiun ebligis la paso de la kanalo de Henares tra la municipo. Tamen, la industria disvolviĝo de la Koridoro de Henares ebligis el la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ampleksan disvolvigon de la sektoroj duaranga kaj triaranga. Tiele, en 2006 61,5% de la laborlokoj estis ene de la sektoro servo, 19,9 en la konstruado, 17,8 en la industrio kaj nur 0,8% de la aktiva laboristaro estis dungita en la unuaranga sektoro. Dume, la senlaboreco tuŝis en tiu jaro 2006 nur 5% de la aktivoj.[2]

Cabanillas havas du industriajn kaj de servoj zonojn kiuj okupas 2.052.922 m² de grundo:

  • Inter la aŭtoŝoseo A-2 kaj la fervojo Madrido-Barcelono, la industria zono Cantos Blancos, dividita de la rojo Cabanillas en du industriaj areoj, nome la industria areo nº 1 de Cabanillas del Campo en la plej okcidenta parto kaj la industria areo nº 2 de Cabanillas del Campo en la plej orienta.
  • Okcidente de la urbo, ĉe la ŝoseo N-320 kaj la aŭtoŝoseo R-2, aliaj du industriaj areoj, nome la industria areo nº 4 de Cabanillas del Campo aŭ de La Quinta pli sude kaj la industria areo nº 5 de Cabanillas del Campo pli norde.
  • Tria industria areo estos inter la du aktualaj industriaj areoj kun etendo de 1 700 000 m² proksimume.

Notoj redakti

  1. RANZ YUBERO, José Antonio. Diccionario de toponimia de Guadalajara. Aache ediciones. Guadalajara, 2007. ISBN 84-96236-97-8
  2. IEsCLM. Cabanillas del Campo

Vidu ankaŭ redakti