Chiloeches [ĉiloEĉes] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. La loĝantaro estas inter la urba kerno kaj diversaj urbanizaĵoj kiel El Clavín, El Mapa, Medina Azahara kaj La Celada. Submunicipo de Chiloeches estas la vilaĝo Albolleque [alboĜEke].

Chiloeches
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19160
Retpaĝaro [4]
Politiko
Urbestro Juan Andrés García Torrubiano
Demografio
Loĝantaro 3 977  (2023) [+]
Loĝdenso 72,8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 34′ N, 3° 10′ U (mapo)40.574166666667-3.1613888888889Koordinatoj: 40° 34′ N, 3° 10′ U (mapo) [+]
Alto 785 m [+]
Areo 45,40 km²
Chiloeches (Hispanio)
Chiloeches (Hispanio)
DEC
Chiloeches
Chiloeches
Situo de Chiloeches

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chiloeches [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Toponimio redakti

La deveno de la nomo Chiloeches ne estas tute klara, sed kelkaj aŭtoroj proponas hipotezojn pri ties deveno. Unuflanke, la toponimo povas derivi de la kelta Sulovacte, kiu estus nomita en mozaraba kiel Xiloeches, kio signifas "lokon de tre bonaj akvoj" (Su, prefijo superlativo, Lovacte, akvejo, fonto).[1][2]

Alia teorio, kiu inkludas ankaŭ radikon similan al la toponimio de Loeches (Madrido), derivas la nomon rekte de la mozaraba Saxis Albis, kaj el tie Xixaluveches, kiu signifus "blankajn ŝtonojn", pro la koloro de la silicia oksido, abunda en la ĉirkaŭaj montoj.[3] Kun tiu teorio kongruas tiu kiu eksplikas ke, kiel ĉe la toponimo de Chilches (Castellón), de Xilxes, kiu signifas "silicio".[4] Aŭ kun tiu kiu eksplikas ke, same kiel ĉe Chilches (Malago), ĝi devenas de la toponimo latina Quercus, kiu signifas "kverkon".[5][2]

Lasta teorio subtenas ke la nomo estas de eŭska deveno, signife "la ŝtona domo". Argumento favora al tiu tezo estus ke ankaŭ aliaj vilaĝoj de la zono havus eŭskan nomon (Horche, Aranzueque, Escariche), el la epoko de la reloĝado de la zono.[6]

Simboloj redakti

La flago de la urbo montras tri vertikalajn bendojn, el kiuj la centra estas blanka kaj la flankaj verdaj. En la centra estas la blazono de la urbo. Tiu blazono montras sur verda fono arĝentkoloran domon kaj tri orkolorajn abelojn el kiuj du supre kaj unu malsupre pinte.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 3 305 loĝantoj kaj la denseco estas de 72,8 loĝ/km².

Situo redakti

Chiloeches situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 786 m super marnivelo; je 7 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 45,40 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°34′27″N 3°09′41″Ok.

Situo

La urbo situas je alto de 786 msm.[7][8]

Nordokcidente: Cabanillas del Campo Norde: Gvadalaĥaro Nordoriente: Gvadalaĥaro
Okcidente: Alovera   Oriente: Gvadalaĥaro
Sudokcidente: Azuqueca de Henares Sude: Los Santos de la Humosa Sudoriente: Pozo de Guadalajara

Historio redakti

En multaj vilaĝoj de la provinco post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1950, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, sed en Chiloeches ne oni falis. Danke al la proksimeco de la provinca ĉefurbo, Chiloeches iĝis dormurbo kaj plialtiĝis al la nunaj 3 305.

Histori-arta heredo redakti

 
Paroĥa preĝejo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj redakti

  1. COROMINAS, Juan. tÓPICA HISPÉRICA. Eld Gredos. Madrid, 1972.
  2. 2,0 2,1 RANZ YUBERO, José Antonio. Diccionario de toponimia de Guadalajara. Aache ediciones. Guadalajara, 2007.
  3. NIETO BALLESTER, Emilio. Breve diccionario de topónimos españoles. Alianza. Madrid, 1997.
  4. ALBAIGÉS OLIVART, José María. Enciclopedia de los topónimos españoles. Planeta. Barcelona, 1998.
  5. CHAVARRÍA VARGAS, Juan Antonio. Contribución al estudio de la toponimia latino-mozárabe de la Axarquía de Málaga. Diputación de Málaga. Málaga, 1997.
  6. HERRERA CASADO, Antonio. «Nombres y apellidos de nuestros pueblos». Arkivita el la originalo en la 26a de junio 2012. [1] Konsultita la 23an de Novembro 2017.
  7. Agencia Estatal de Meteorología (ed.). «Datos de altitud para Chiloeches en la página de previsión meteorológica de AEMET provenientes del Nomenclátor geográfico de municipios y entidades de población del Instituto Geográfico Nacional». [2] Konsultita la 23an de Novembro 2017.
  8. Agencia Estatal de Meteorología (eld.). «Interpretación: Predicción por municipios». Arkivita el la originalo en la 13a de marto 2013. [3] Konsultita la 23an de Novembro 2017.

Vidu ankaŭ redakti