Horche [ORĉe] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Horche
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19140
Retpaĝaro [5]
Politiko
Urbestro Juan Manuel Moral Calvete (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 2 778  (2023) [+]
Loĝdenso 57,4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 34′ N, 3° 4′ U (mapo)40.566666666667-3.0630555555556Koordinatoj: 40° 34′ N, 3° 4′ U (mapo) [+]
Alto 895 m [+]
Areo 44,25 km²
Horche (Hispanio)
Horche (Hispanio)
DEC
Horche
Horche
Situo de Horche

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Horche [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas horchano [orĈAno]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 2 540 loĝantoj kaj la denseco estas de 57,4 loĝ/km².

Situo redakti

Horche situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 895 m super marnivelo; je 12 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 44,25 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°34′00″N 3°03′47″Ok. Ĝia municipa teritorio limas kun tiuj de Guadalajara, Yebes, Armuña de Tajuña, Romanones kaj Lupiana.

Geografio redakti

La setlejo kuŝas super valo de la rivero Ungría, alfluanto de la rivero Tajuña kaj havas belan rigardejon al oriento kaj al la montaro nome Sierra de Horche. Distas nur 12 km de la provinca ĉefurbo Gvadalaĥaro kaj ankaŭ nur iom pli ol 60 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. Estas la plej proksima setlejo al la stacio de rapida trajno AVE Guadalajara-Yebes (je 5 km).

La plej alta punkto de la municipa teritorio situas en La Charola je 940 msm. Alia elstara punkto estas El Picuzo.

Etimologio redakti

La toponimo de Horche povas deveni de la diminutivo latina Hortum, kiu signifas "fruktoĝardeneto".[1][2] Alia teorio rilatas Horche kun la latina ulice, kiu signifas "ulekso"n, derive al ulĉ kaj orĉ sub klara influo mozaraba.[3] Alia teorio subtenas la baskan devenon de la nomo (hortxe signifas "tie mem" en aktuala eŭska,[4] kaj laŭ la oficiala kronikisto de la provinco, signifus "la supra domo"), same kiel ĉe aliaj vilaĝoj de la zono kiel Chiloeches, EscaricheAranzueque.[5]

Historio redakti

Oni trovis arkeologiajn restaĵojn en la lokoj El Castillo kaj La Galiana kiuj datans de la Bronzepoko. Laŭ la etimologio verŝajne antaŭromia de la toponimo Orche (uzita literumado ĝis la 19-a jarcento), la arkeologo Pere Bosch i Gimpera identigis ĝin kun la Illarcurris de la karpetanoj.

Laŭ la tradicio, la setlejo estis konkerita al la islamanoj fare de Alvar Fáñez de Minaya la antaŭfesto de Sankta Johano de la jaro 1085, antaŭ konkeri la najbara kaj enmuregigita Gvadalaĥaro. Tiam ekzistis malgranda fortikaĵo, nome la kastelo de Mayrena, en la loko kie nun estas kio iam estis ermitejo de Sankta Sebastiano. Inter la 12-a kaj 16-a jarcentoj, Horche formis parton de la Komunumo de villa y tierra de Gvadalaĥaro, en kies teritorio alfoz ĝi estis inkludita en la Foruo de 1133. [6]

Moderna Epoko redakti

La konfliktoj kontraŭ Gvadalaĥaro oftis, ĝis la lokanoj sukcesis akiri sendependecon laŭ leĝo de 20a de decembro 1537, aĉetinte la privilegion de villazgo al la imperiestro Karlo la 5-a. La 300 tiamaj lokanoj pagis al la Krono la totalon de 1.875.000 maravedoj. Tio rajtigis ilin konstitui konsilantaron, jurisdikcion sur ĝia teritorio kaj starigi pilorion kaj pendumilon. Poste oni redektis regularon por la institucia funkciado de la nova villa kiel senjorlando de behetría, nome aŭtonoma.

En 1575, laŭ la enketo Relaciones topográficas de Felipe II, la villa havis 500 lokanojn (ĉirkaŭ 2.200 loĝantoj), ĉiuj el ili terkulturistoj. Ties ekonomio baziĝis sur la agrikulturo (tritiko, vitoj, olivarboj kaj kanabo) kaj la brutobredado de ŝafoj.[7]​ Fine de la jarcento, la setlejo suferis la detruegajn efikojn de kelkaj epidemioj. Speciale mortiga estis tiu de pesto, deklarita en julio 1599, en kiu oni perdis la duono de ties 600 lokanoj. [8]

La vilaĝo ege suferis dum la Milito de hispana sukcedo. La unua okazaĵo okazis en 1706 kiam portugalaj trupoj devenaj de Alcalá de Henares postulis impostojn, grenon kaj furaĝis. Tuj poste la trupoj de la aspiranto nome la estonta ĉefduko Karolo, tranoktis en la vilaĝo. Pli gravaj estis la okazaĵoj de la 6a de decembro 1710. Britaj trupoj estritaj de la brita generalo James Stanhope venis. La malmultaj soldatoj de Filipo, kaj la viroj rekruteblaj kiel milicanoj, retiriĝis al la najbaraj arbaroj dum la virinoj enfermiĝis en la preĝejo kaj la konvento de Sankta Francisko. La anglaj soldatoj incendiis kaj detruis la preĝejon de Sankta Petro de Valverde kaj poste rabadis la domojn. Konsekvence okazis terura incendio kiue detruis cent domojn kaj la fabrikoj de tolaĵoj.[9] Fine de la tago aperis trupoj el Bracamonte, kio devigis la britojn retiriĝi norden, kie post du tagoj ili estis venkitaj en la Batalo de Brihuega.

Nuntempa Epoko redakti

Laŭ la Diccionario de Pascual Madoz, ĉirkaŭ 1845 estis loĝantaro de 1.884 personoj, kiuj loĝis en 420 domoj. La ekonomio estis bazita en la kultivo de tritiko, hordeo, sekalo, aveno, oleo, vino kaj legomoj kaj la brutobredado de ŝafoj, kaproj, bovoj kaj porkoj. La industrio estis limigita al la fabrikado de tolaĵoj, du farunproduktaj muelejoj, du oleproduktaj, unu hidraŭlika premilo kaj unu fulejo. Gravis ankaŭ la profito por forstado (roburoj kaj kverkoj), la ĉasado (perdrikoj, leporoj kaj kunikloj) kaj la fiŝkaptado en la rivero Ungría.[10]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el 1 600 loĝantoj en 1950 al nur iom pli ol milo en 1991, tio estis oni perdis pli ol 500 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Horche, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Horche kie oni falis al milo, sed poste, fine de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a, pro proksimeco al la provinca ĉefurbo, la vilaĝo iĝis iel dormurbo kaj oni plialtiĝis al la nunaj 2 540.

En 1915 Horche havis du oleproduktajn muelejojn, unu fulejon (konservis parton de la teksa produktado) kaj jam disponis de elektra lumigo.[11] Ekde tiam, la setlejo transformiĝis, kaj kun la unuaranga sektoro, disvolviĝis industrio (mebloj, konstruado, bildaro, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj) kaj turismo.

Demografio redakti

Horche atingis en 2015 la 2 544 loĝantojn, laŭ la Instituto Nacional de Estadística. En la lasta jardeko, Horche vidis intensan demografian kreskon, ligita al ties kondiĉo de dormurbo de Gvadalaĥaro.

Evoluo de la loĝantaro de Horche (1857-2011)[12]
1857 1860 1877 1887 1897 1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2001 2011
1.881 1.898 1.929 1.857 1.791 1.850 1.943 1.786 1.696 1.714 1.621 1.442 1.296 1.179 1.092 1.523 2.484

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Turismo, industrio.

Vidindaĵoj redakti

  • La preĝejo de Asunción (Ĉieliro) de Sankta Maria, estis ampleksigita en 1563 kaj finita ĉirkaŭ 1622-1627. En 1847 falis la turo, pro kio oni konstruis la aktualan, fare de galegaj ŝtonĉizistoj, kio finis la venontan jardekon. La aktualaj portikaroj estis de la 20-a jarcento. Estas ligna plafono de stilo novmudeĥara, super la altaro. Ankaŭ kapelo apuda de la 18-a jarcento. Dum la Enlanda Milito la preĝejo estis rabita kaj oni detruis multajn artaĵojn kaj havaĵojhn kiel la baptujo, la arkivaj libroj kaj la retablo de la ĉefaltaro, instalita en 1535. Dum masonado fine de la 1980-aj jaroj oni malkovris post muro dudekon da pentraĵoj kiuj estis kaŝitaj plej verŝajne por eviti detruon.
  • La ĉefa placo estas montro de kastilia placo, kun du flankoj portikaraj sur kolonoj. Ĉe unu el tiuj staras la urbodomo, kronita de horloĝo. La placo estas la publika spaco plej aktiva de la urbo, kaj kun la apudaj stratoj ĝi formas la ĉefan komercan kernon.
  • La konvento de Sankta Francisko, monaĥejo de franciskanoj observantoj de Sankta Johano de la Pentofaro, estis rabita de la napoleonaj trupoj en 1813. En 1835 okazis desamortización kaj privatiĝis; kvankam ĝi estis rehabilita, ĝi retenas parton de la origina strukturo.
  • Horche havas kvar ermitejojn. La plej grava art-religie estas tiu de la Soleco de 1565, dediĉita al la patronino de la vilaĝo, la Virgulino de la Soleco, en 1569. En ĝi elstaras la portikara atrio kaj la bildoj kiuj estas procesiitaj en la Sankta Semajno. Apude estas kalvario kaj la municipa tombejo. La ermitejo de Sankta Sebastiano estas situa en la alta parto de la urbo, ĉe la loko de la antikva kastelo de Mayrena, konstruita de Alvar Fáñez de Minaya post la konkero de la setlejo. Temas pri la plej antikva konstruaĵo de Horche, de la 12-a jarcento, kaj en ĝi elstaras ties mursonorilejo.
  • La emitejo de Sankta Isidro estas facila konstruaĵo situa for de la vilaĝo, survoje al Aranzueque. Ĝi estis konstruita en 1581 kaj dediĉita sinsekve, al la Virgulino de la Neĝoj, Sankta Anna kaj Sankta Isidro. Antaŭ tiu staras kruco samepoka. La ermitejo de Sankta Roĥo estas de nekonata origino, en la interno de la urbo. La ermitejo de la Dolĉa Virgulino, konstruita en 1982, en El Picuzo, nome monte de la urbo.
  • Horche konservas lavejon, finita en 1925 kaj restaŭrita poste, cirkloforma kun granda baseno en la centro.[13] Krome la urbeto konservas nombrajn fontojn, kiel tiu de Chorrillos [ĉoRIĝos] (Ŝprucoj), kaj tiu de la Pastro, en la eksteraĵoj.
  • En la urbo estas nenombreblaj vinkeloj, nune ĉirkaŭ 500, el kiuj en proksimume 60 oni plue prilaboras vinon. Multaj el ili utilas kiel kunvenejo por amikaroj.
  • La Etnografia Muzeo estis kreita en 2012, montras la ĉiutagan vivon kaj la tradician popolan kulturon de la urbo. Estas situa en la strato de Sankta Isidro, en la antikva sidejo de la Unión Industrial Horchana.

Notoj redakti

  1. Celdrán, Pancracio. Diccionario de topónimos españoles y sus gentilicios. Espasa. Madrid, 2002.
  2. Menéndez Pidal, Ramón. Manual de gramática española. Espasa. Madrid, 1973. Paĝo 164.
  3. Nieto Ballester, Emilio. Breve diccionario de topónimos españoles. Alianza editorial. Madrid, 1997.
  4. Viceconsejería de Política Lingüística del Gobierno Vasco. «3000 Hiztegia». Arkivita el la originalo la 10an de aŭgusto 2011. [1] Konsultita la 25an de Novembro 2017.
  5. Herrera Casado, Antonio. «Nombres y apellidos de nuestros pueblos».Arkivita el la originalo la 26an de junio 2012. [2] Konsultita la 25an de Novembro 2017.
  6. VV. AA. (2010). Guadalajara ciudad. Guadalajara, Patronato Municipal de Cultura.
  7. ORTIZ, Antonio; GARCÍA LÓPEZ, Juan Catalina (2000). Relaciones topográficas de la provincia de Guadalajara (CD-Rom) [transcripción de Juan Calatalina García López y Manuel Pérez-Villamil; edición de Antonio Ortiz García]. Diputación Provincial de Guadalajara.
  8. TALAMANCO, Juan (1986 [1748]). Alberto García Ruiz, ed. Historia de la ilustre y leal villa de Horche. Guadalajara, Asociación Padre Talamanco.
  9. PAREJA SERRADA, Antonio (1915): Guadalajara y su partido. Guadalajara, Imprenta de la Casa de Expósitos.
  10. MADOZ, Pascual (1845-1850). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. Madrid.
  11. PAREJA SERRADA, Antonio (1915): Guadalajara... (op. cit.).
  12. «Instituto Nacional de Estadística. Censos de Población». [3] Konsultita la 25an de Novembro 2017.
  13. «La ruta del agua de Horche y los lavaderos de la sociedad». [4] Konsultita la 25an de Novembro 2017.

Bibliografio redakti

  • Talamanco García, Juan (1748) Historia de la ilustre y leal villa de Horche. Hay una edición realizada por la Asociación P. Talamanco y adaptada por Alberto García Ruiz. Guadalajara (1986) 325 paĝoj. I.S.B.N: 84-861138-01-9
  • García Fernández, J. Horche: Estudio de estructura agraria. Estudios geográficos, 1953, t. XIV, pp. 193-240.

Vidu ankaŭ redakti