Marfa Boreckaja (ruse Марфа Борецкая) aŭ Marfa la posadnikedzino (ruse Марфа-посадница, Marfa-posadnica) estis unu el gravaj personoj en la t.n. litova partio en Novgoroda respubliko antaŭ ties falo. La rusa vorto posadnica oni povas traduki ankaŭ kiel posadnikino, sed en Novgorod de la 15-a jarcento neniu virino povis okupi la postenon posadniko. Sed ŝia dua edzo Isaak Boreckij kaj ŝia filo Dmitrij Boreckij ambaŭ estis posadnikoj, kaj kun sia filo Marfa Boreckaja fakte regis Novgorodon. Ŝi apogis la novgorondan sendependecon de Moskvo kaj aliancon kun Litovio. Marfa Boreckaja perdis sian potencon kaj riĉecon pro malvenko de novgorodanoj en la moskva-novgoroda milito de 14771478 kaj anekso de Novgorod fare de Moskvo. Oni kondukis ŝin for el Novgorod, kaj ŝi aŭ fariĝis monaĥino, aŭ estis ekzekutita. Marfa Boreckaja fariĝis simbolo de novgoroda sendependeco.

Marfa Boreckaja
la posadnik-edzino
Marfa Boreckaja en la monumento
Jarmilo de Rusio
naskonomo:Marfa Loŝinskaja

civitano de:

Novgoroda respubliko

naskiĝis:en 15-a jarcento
naskiĝloko:Novgorod

mortis:en 1503 (eble)
loko de morto:Niĵnij Novgorod,
Grandprinclando Moskvo (eble)

edzoj:bojaro Filip
posadniko Isaak Boreckij
gefiloj:Anton, Feliks, posadniko Dmitrij, Fjodor la Stultulo, Ksenija

Biografio redakti

 
Klavdij Lebedev.
“Marfa la posadnikedzino. Neniigo de la Novgoroda veĉeo”
.

Pri komenco de la vivo de Marfa Boreckaja oni scias malmulte. Ŝi devenis el bojara familio Loŝinskij-oj, sed eĉ la nomo de ŝia patro ne estas sciata: ĉu ĝi estis Ivan[1], kaj ĉu – Semjon[2]. Ŝia unua edzo estis bojaro Filip, kun kiu ŝi havis du filojn, kies nomoj estis Anton kaj Feliks. Ili ambaŭ dronis en la Blanka maro apud ties okcidenta bordo.[1] Ŝia dua edzo estis posadniko Isaak Boreckij. Li lastfoje estas menciita ĉe 1456, verŝajne, post tio li baldaŭ mortis.[3]La vidvino fariĝis mastrino de tre grandaj bienoj. En 1470 ŝi provis influi elektadon de novgoroda ĉefepiskopo, sed ŝia kandidato, Pimen, malvenkis.[1]

En 1456 en la vilaĝo Jaĵelbici moskva grandprinco Vasilij la Dua kaj estraro de Novgorod konfirmis la packontrakton. Ĝi ne estis rekta anekso de Novgorod, sed limigis ties sendependecon. Novgorod kaj Moskvo akuzadis sin reciproke pri rompo de la pactraktato. La litova partio volis malvalidigi la packontrakton kaj alianci kun Litovio. Krom Marfa, en tiu partio anis du aliaj riĉaj vidvinoj: Anastasio, vidvino de bojaro Ivan Grigoreviĉ kaj Jevfimija, vidvino de posadniko Jesip Andrej Gorŝkov.[1][4]

En 1470 Dmitrij, la filo de Marfa, fariĝis posadniko. Tion agnoskis moskva grandprinco Ivano la Tria. Ivano la Tria eĉ bojarigis Dmitrijon, do tiu fariĝis bojaro kaj novgoroda kaj moskva samtempe. Sed malgraŭ tio, influata de sia patrino, li kun sia frato Fjodor kaj kun aliaj novgorodanoj iris kiel ambasado al Kazimiro la 4-a por pritrakti aliancon kun Litovio. Eksciante pri tio, Ivano la Tria deklaris militon al Novgorod.[1][4]

Ĉe la rivero Ŝelonj 14-an de julio 1471 okazis la batalo inter novgorodanoj, kiujn gvidis Dmitrij, kaj Moskva Grandprinclando. Litovianoj ne partoprenis en la batalo. En la batalo la novgoroda armeo estis tute frakasita. Dmitrij estis kaptita. Ivano la Tria ordonis senkapigi lin kaj tri aliajn bojarojn.[4] Aperis la nova packontrakto inter Moskvo kaj Novgorod, kiun oni konfirmis en la vilaĝo Korostinj en 1471, tiu packontrakto limigis novgorodan sendependecon pli ol la antaŭa. Marfa strebis daŭrigi traktadon kun Kazimiro la 4-a. Ekflamis konflikto inter litova kaj moskva partio en Novgorod. Post la milito Ivano la Tria dufoje alvenis en Novgorodon kun sia armeo. En 1475 li venis por juĝi. Tiam inter aliaj li punis la alian filon de Marfa. La nomo tiu filo estis Fjodor, li havis kromnomon Stultulo (ruse 'Дурень', 'Durenj'). La grandprinco ekzilis Fjedoron, kaj tiu lasta en 1476 mortis en la urbo Murom[5]. Dum la nova alveno en 1478 Ivano la Tria aneksis Novgorodon. Kiel simbolo de la anekso, la veĉea sonorilo estis forprenita en Moskvon. Marfa Boreckaja kun sia nepo Vasilij estis ekzilita en Niĵnij Novgorod (tiu urbo, havante la saman nomon kun Novgorod, la adjektivo Niĵnij signifas malsupra, tamen havas neniun aŭ preskaŭ neniun rilaton al la urbo Novgorod). Laŭ unua versio ŝi mortis aŭ oni ŝin mortigis dum vojo. Laŭ la dua, pli fidinda, ŝi monaĥiniĝis en Niĵnij Novgorod kaj mortis en 1503.[1]

En kulturo redakti

 
Dmitrij Ivanov.
“Marfa la posadnikedzino (La ermito Feodosij Boreckij enmanigas la glavon de Ratmir al juna gvidanto de novgorodanoj Miroslav)”

Dekomence oni demonigis Marfon. Moskvaj kronikistoj komparis ŝin kun bibliaj Izebelo, Delila, Herodias kaj kun bizanca imperiestredzino Elia Eŭdoksia († 404). Oni asertis, ke ŝi volis edziniĝi kun iu “litova senjoro” por ŝi post la anekso de Novgorod fare de Litovio plu regu la urbon. Sed ŝia aĝo tute malebligas tion. Aperis onidiroj, ke, kiam ŝiaj filoj de la unua edzo dronis, ŝi ordonis forbruligi kelkajn vilaĝojn apud la loko de ilia dronado.[1]

Sed poste imagoj pri ŝi ŝanĝigis, romantikiĝis, oni komencis rigardi Marfon kiel liberema patriotino de sia urbo, por ties libereco ŝi oferas ĉion inkluzive sian propran vivon. Ekzemple, en 1802 aperis novelo “Marfa la posadnikedzino kaj la konkero de Novgorod”, verkita de Nikolaj Karamzin. En la novelo Marfa estas vidvino, kies patro kaj amata edzo pereis por sendependeco de Novgorod. La edzo antaŭ sia morto petis ŝin ĉiam defendi la urban liberecon. Kiam ambasadoro de Ivano la Tria postulis de Novgorodanoj humiliĝi antaŭ Moskvo, ŝi prononcis flaman parolon kaj inspiras novgorodanoj batali kontraŭ la grandprinco. Ŝi proponis la orfon Miroslavon por li estu militestro. Ŝia filino Ksenija fariĝis edzino de Miroslavo. La ermito Feodosij, avo de Marfa, donis al Miroslav glavon de sia praulo Ratmir. La helpo de la najbara Pskovo ne venis, sed aperis sepcent germanoj el Hansa ligo, kiujn gvidis lubeka magistratano. Marfa nomis ilin “taĉmento de grandanimaj”. Novgoradanoj kolektas popolarmeon kaj iris batali, sed antaŭ tio ĉiu festis la geedziĝon de Miroslavo kaj Ksenija. En kruelaj bataloj pereis miloj da novgorodanoj, inter ili Miroslavo kaj ambaŭ filoj de Marfa. El la “taĉmento de grandanimaj” restis triono. En la lasta plej granda batalo venkis Moskvo pro perfido de bojaro Dmitrij la Forta. Novgoroda ambasadoro diris al la grandprinco, ke novgorodanoj donos al li siajn trezorojn se Novgorod restos libera, alie venki novgorodanojn oni povos nur mortiginte ilin ĉiujn. Okazis novaj bataloj apud Novgorod mem. Multaj pereis, kaj finfine la lasta novgoroda posadniko eksermito Feodosij agnoskis la potencon Ivano la Tria. Tiu lasta pardonis ĉiujn kaj volis neniun ekzekuti. Sed Marfa malakceptis lian pardonon. Antaŭ la ekzekuto ŝi ekkriis: “Regatoj de Ivano! Mi mortas kiel civitanino de Novgorod!..” Ksenija mortis pro malĝojo. Ambaŭ ilin entombigis Feodosij, denove ermito, kaj lin helpis kvindek restantaj el la “taĉmento de grandanimaj”, kiuj poste foriris al sia lando.[6]

Kvankam Karamzin estis ankaŭ historiisto, ĉi tiu novelo estas lia fantaziaĵo. En sia “Historio de la Rusia Ŝtato” li mem rakontas tute alie.

Poste en la rusa lingvo aperis aliaj libroj, versoj, filmoj kaj kantoj pri Marfa Boreckaja.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 La artikolo Борецкая, Марфа Ивановна en Русский биографический словарь, T. 3, p. 214-221; 1908.
  2. Марфа-Посадница (Борецкая Марфа Семеновна).
  3. La artikolo Борецкий, Исаак Андреевич en Русский биографический словарь, T. 3, p. 222-223; 1908.
  4. 4,0 4,1 4,2 La artikolo РБС/ВТ/Борецкий, Дмитрий Исаакович en Русский биографический словарь, T. 3, p. 221-222; 1908.
  5. La artikolo Борецкий, Федор Исаакович en Русский биографический словарь, T. 3, p. 223; 1908.
  6. Marfa la posadnikedzino kaj la konkero de Novgorod de Karamzin (ruse).