La Jarmilo de Rusio (ruse Тысячелетие России) estas monumento situanta en Velikij Novgorod, Rusio, kaj konstruita en 1862 je honoro de la miljara jubileo de la legenda alvoko de Varengoj en Rusjon[1]. Aŭtoroj de la projekto estis Miĥail Mikeŝin, Ivan Ŝreder kaj arkitekto Viktor Gartman. La monumento situas en la Kremlo de Novgorod.

La Jarmilo de Rusio
ruse Тысячелетие России
monumento
Monumento al la Mil Jaroj de la Ŝtato Rusia
Oficiala nomo: Тысячелетие России
Moto: Al la okazinta jarmilo de la ŝtato Rusia dum bonorda reĝado de imperiestro Aleksandro la 2-a je la jaro 1862
Lando Rusio Rusio
Regiono Novgoroda provinco
Urbo Velikij Novgorod
Konstruaĵo Monumento
Situo en la Kremlo de Novgorod
 - koordinatoj 58° 31′ 18″ N 31° 16′ 34″ O / 58.52167 °N, 31.27611 °O / 58.52167; 31.27611 (mapo)
Alteco 15,7 m
Aŭtoro Miĥail Mikeŝin,
Ivan Ŝreder,
arkitekto Viktor Gartman
Stilo Novbizancia stilo
Materialo bronzo
Estiĝo 20-a de septembro 1862
Por publiko publike alirebla
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Vikimedia Komunejo: Millennium of Russia
Map

Historio de la monumento redakti

Kreo redakti

Konkurso redakti

En 1857 pro la estonta miljara jubileo de la alvoko de Ruriko oni anoncis la konkurson por projektoj de monumento, kiun oni planis starigi en Velikij Novgord, tie, kien laŭlegende la varengo estis alvokita por ke estu princo. La ŝtato anoncis ankaŭ komunan monkolekton por konstruado de tiu monumento. Oni sukcesis kolekti nur ĉirkaŭ 150 milojn da rubloj, kaj pliajn 400 milojn aldonis la ŝtato.[2]

La 23-an de aprilo 1859 estis konfirmita la programo de la konkurso, ĝi estis publikigita en gazetoj, kaj la konkurso startis. Laŭ la programo la monumento devis per skulptaĵoj riveli ses ĉefajn periodojn de la rusia historio, la alteco devis esti ne pli ol 18 m. La du gravaj ideoj devis esti:

  1. “prezenti la kredon ortodoksan kiel ĉefa bazo de morala plifortiĝo de la rusa popolo”;
  2. “indiki iompostioman, dum mil jaroj, evoluon de Ŝtato Rusia”.

Kaj la unua ideo devis esti ĉefa. La “evoluo” estis komprenata kiel ĉeno de eventoj, kiuj pli kaj pli fortigas aŭtokration.

Projektojn oni povis proponi ĝis la 1-a de novembro de la sama jaro.

Por la konkurso oni prezentis 52 projektojn, kiujn oni proponis anonime, sub devizoj.[2] El ili la Konkursa konsilio, fondita ĉe Akademio de Belartoj, elektis tri:

  1. La projekto de la arkitekto Antipov. La projekto iom imitis la monumenton “Bavario” en Munkeno kaj estis tro granda.
  2. La projekto de la akademiano Gornostajev. La projekto alegorie prezentis Rusion per granda statuo. La konsilio dubis, ĉu simpla popolo komprenos la alegorion.
  3. La projekto de la pentristo Mikeŝin.

La unuan premion (4000 rubloj) oni atribuis al Mikeŝin, Gornostajev kaj Antipov dividis inter si la duan (1000 rubloj).

Plua laboro redakti

 
Unu el maketoj de la monumento, ŜHM. Ĝia supro aspektas alie.

Estas decidite fari la tutan monumenton el bronzo. Por la malfermo oni anticipe elektis 26-an de aŭgusto 1862. La konstruadon oni komisiis al la Ĉefa Administrejo de vojoj kaj publikaj konstruaĵoj, kies ĉefo estis la generalo K. Ĉevkin. La Administrejo mendis al Mikeŝin kaj skulptisto Ŝreder maketon je kvinona grandeco. Ŝreder faris la maketon el gipso.[3]

Sur la frizo, kie nun situas historiaj personoj, devis esti bareliefoj, kiuj prezentus la ses epokojn kaj estus dividitaj inter si per medalionoj. Por la maketo ilin faris P. Klodt. Sed en la junio de 1860 la imperiestro Aleksandro la 2-a inspektis la maketon kaj vidis, ke enhavo de la ses bareliefoj samas al tiu de la ses statuaj grupoj supre. Li ordonis anstataŭigi la bareliefojn per plena cirklo de statuoj pri famaj homoj de Rusio (Mikeŝin skribis, ke estas li mem, kiu proponis tion al la caro). 1-an de septembro 1860 Mikeŝin proponis novan varianton de la projekto.[4]

Longan tempon prenis konfirmado de la listo de tiuj “famaj homoj”. Ekzemple Mikeŝin samtempe proponis aldoni figurojn de Taras Ŝevĉenko kaj Nikolaj Gogol, sed la generalo K. Ĉevkin ordonis ilin forigi. Mikeŝin skribis al la imperiestro mem, kaj sukcesis duone: la figuro de Gogol restis, de Ŝevĉenko — ne.[5] Ekzistas nun la unua listo[6] de Mikeŝin, korektita fare de Ĉevikin, kaj la listo[7], kiuj estis donita por korektado kaj konfirmo al Aleksandro la 2-a. Sed ankaŭ tiu listo ne estas lasta, Nikolaon la 1-an oni aldonis lastmomente.

Je 1-a de julio 1862 ĉiuj bronzaj partoj de la monumento estis pretaj kaj konfirmitaj de la caro. Baldaŭ ilin veturigis laŭ riveroj Neva kaj Volĥov al Novgorod.

Aŭtoroj redakti

La projekto apartenas al la junaj pentristo M.O. Mikeŝin (nur antaŭ unu jaro li finis lernadon en la Akademio de Belartoj) kaj skulptisto I.N. Ŝreder (li ankoraŭ estis lernanto de la Akademio). Formale nur Mikeŝin estis aŭtoro, sed Ŝreder dekomence partoprenis en ĝi. La pentristo, ne sperta pri statuoj, Mikeŝin partoprenigis sian samaĝulon skulptiston Ŝreder-on.

Konstruisto estis inĝeniero Evreinov, laborestro — inĝeniero Adams.

Kelkaj skulptistoj, krom Mikeŝin kaj Ŝreder, faris apartajn grupojn aŭ statuojn: R.K.Zaleman, P.S.Miĥajlov, N.A.Lavreckij, A.M.Lubimov, M.A.Ĉiĵov.

Arkitektoj estis B.A. Gartman kaj G.A.Bosse, tiu lasta projektis la aĵuran barilon kaj la lanternojn ĉirkaŭ la monumento.

Konstruado kaj malfermo redakti

 
1862. Konstruado de la monumento
 
B.P. Willewalde, La malfermo de la monumento de la jarmilo de Rusio en Novgorod en 1862

La 28-an de majo 1861 (la 16an de majo laŭ julia kalendaro) oni komencis konstrui la monumenton en la centro de la Novgoroda kremlo, kaj la 20-an de septembro 1862 (la 8an de septembro) okazis la solena malfermo de la monumento. La festo daŭris dum tri tagoj. Ĉeestis la imperiestro Aleksandro la 2-a kun sia tuta familio, oni venigis por parado ĝis 12 milojn da soldatoj kaj oficiroj, alveturis multnombraj spektantoj. La loĝantaro de Novgorod preskaŭ duobliĝis por kelkaj tagoj.

Speciale por malfermo estis eldonitaj du gvidlibroj pri Novgorod, unuafoje dum la tuta historio de la urbo. Dum aprilo—majo aperis “La gvidlibro pri Novgorod kun indikoj pri ĝiaj ekleziaj antikvaĵoj kaj sanktejoj” de metropolito Makarij. Poste, en julio—aŭgusto, aperis “La gvidlibro pri Novgorod: la manlibro por veturantoj al la malfermo de la monumento de la jarmilo de Rusio” (ĝin oni presis anonime, la aŭtoro estas V.A.Dolgorukov).

Posta historio redakti

Dum la dua mondmilito nazioj malmuntis la monumenton kaj pretigis ĝin por forsendi en Germanion, sed sukcesis veturigi nur la barilon kaj bronzajn lanternojn. La 20-an de januaro 1944 la urbon liberigis Ruĝa Armeo, kaj jam la 2-an de novembro 1944 la monumento estis restaŭrita kaj remalfermita. Denove estis faritaj pli ol 1500 detaloj de monumento. La barilon kaj la lanternojn oni denove starigis nur en la 1970-aj jaroj.

Priskribo redakti

La monumento aperas kiel granda regnoglobo sur kloŝforma bazo. Ĉirkaŭ la regnoglobo situas ses statuaj grupoj. La tuta alteco de la monumento estas 15,7 m, la alteco de bazo — 6 m, la alteco de grandaj statuoj (de la meza nivelo) — 3,3 m, de la kruco sur la regnoglobo — 3 m. La diametro de la granita bazo — 9 m; tiu de la regnoglobo — 4 m. La tuta pezo de ĉiuj bronzaj fandaĵoj — 65,5 t, la pezo de la supra kruco — 448 kg, tiu de la granda figuro (averaĝe) 2400 kg. La longeco de la friso estas 26,5 m.

La statuaro enhavas 128 figurojn, kiuj estas dividitaj en 3 nivelojn. En la supra nivelo estas 2 figurojn, en la meza — 17 figuroj, en la malsupra — 109.[8]

Supra nivelo redakti

  La grupo konsistas el du statuoj, estas anĝelo kun granda kruco, kiu estas simbolo de Ortodoksa Eklezio, kaj surgenuinta virino, kiu estas simbolo de Rusio. Ili staras supre sur la regnoglobo, kronante la monumenton. La regnoglobo estas ornamita per krucoj kaj ĉirkaŭita per jena skribaĵo: “Al la okazinta jarmilo de la ŝtato Rusia dum bonorda reĝado de imperiestro Aleksandro la IIa je la jaro 1862” (ruse: «Свершившемуся тысячелѣтію государства Россійскаго въ благополучное царствованіе императора Александра ІІго лѣта 1862»).

Meza nivelo redakti

La mezan parton de la monumento okupis 17 figuroj, kiujn oni povas dividi en ses grupojn ĉirkaŭ la regnoglobo. Ĉiu grupo simbolas certan periodon de rusia historio (laŭ oficialaj rusiaj historiistoj tiutempaj).

Bildo Nomo Historia jaro Priskribo
  La alvoko de varengoj en Rusjon 862 Estas la unua princo varengo Ruriko en pinta kasko kaj kun pinta ŝildo, sur la ŝildo oni skribas: “Лѣта STO” (“Jaro 6370”, la numero estas indikita per cirilaj ciferoj). La jaro 6370-a laŭ la bizanca kalendaro estas la 862-a laŭ la gregoria kalendaro. La ŝultrojn kovras rabobesta felo. Malantaŭ li dekstre situas idolo de pagana dio Veles (vidu foton).
  La Kristanigo de Rusjo 988 Centre troviĝas la Granda princo de Kievo, Sankta Vladimiro kun levita supren okpinta kruco, dekstre de li staris slavino, kiu etendas al li infanon por baptado, kaj maldekstre — slavo, kiu rompas idolon de Peruno.
  La komenco de la liberigo de la Ora Hordo 1380 Dmitrij Donskoj, la venkinto en la batalo de Kulikovo, en la dekstra mano li havas madzon. Ĉe liaj piedoj kuŝis la venkita hordano. En la maldekstra mano Dmitrij Donskoj tenas forprenitan bunĉukon, tataran simbolon de potenco.
  La fondo de sendependa regno Rusia 1491 Ivano la Tria, care vestita, kun ĉapo de Monomaĥo sur la kapo. Per siaj manoj li tenas sceptron kaj regnoglobon. Antaŭ li surgenuas tataro, etendanta bunĉukon — simpolon de potenco. Apude kuŝas venkita litovo (simbolo de la Grandprinclando Litovio), kaj kavaliro de Livonia Ordeno kun rompita glavo. Malantaŭe situas figuro de siberiano, estas simbolo de okazonta koloniado de Siberio.
  La komenco de la dinastio Romanovoj 1613 Miĥail Fedoroviĉ Romanov tenas en la manoj regnoglobon, lin gardas la princo Dmitrij Poĵarskij kun glavo. Surgenuinta Kuzma Minin donas al la juna caro simbolojn de potenco: la ĉapon de Monomaĥo kaj la sceptron.
  La fondo de la Rusia Imperio 1721 Estas Petro la Granda, en laŭra krono kaj kun la sceptro en la dekstra mano. Anĝelo montras al li vojon al la estonta ĉefurbo de la Imperio: Sankt-Peterburgo. Ĉe la piedoj de Petro surgenuas svedo, kiu penas gardi sian ŝiritan flagon. Tio simbolas la venkon en la Granda Nordia Milito.

Malsupra nivelo (friso) redakti

La friso estas dividita en kvar partojn:

“Klerigistoj”
 
“Homoj de ŝtato”
 
“Militistoj kaj herooj”
 
Verkistoj kaj artistoj
 
  Cirilo kaj Metodo, Klerigistoj de slavoj   Jaroslavo la Saĝa, Granda Princo de Kievo   Svjatoslav la 1-a de Kievo, Granda Princo de Kievo kaj militestro   Miĥail Lomonosov, sciencisto, poeto kaj multfakulo
  Olga, Granda Princino de Kievo   Vladimiro Monomaĥo, Granda Princo de Kievo   Mstislav Mstislavich, Princo de Toropec, Novgorod kaj Galiĉ, militestro   Denis Fonvizin, verkisto, dramisto kaj tradukisto
  Vladimiro la 1-a de Kievo, Granda Princo de Kievo   Gediminas, Granda Princo de Litovio   Danilo de Galiĉ, Princo de Galiĉ, militestro   Aleksandro Kokorinov, arkitekto
  Avraamij de Rostov, episkopo de Rostov   Algirdas, Granda Princo de Litovio   Dovmont, Princo de Pskovo   Gavrila Derĵavin, poeto kaj politikisto
  Antonio de Kievo, fondinto de la Monaĥejo de la Grotoj de Kievo   Vytautas, Granda Princo de Litovio   Aleksandro Nevskij, princo de Novgorod, Granda Princo de Vladimir, militestro, sanktulo   Fjodor Volkov, aktoro, fondinto de la rusia drama teatro
  Feodosio de Kievo, Kieva monaĥo   Ivano la Tria, Granda Princo de Moskvo   Miĥail de Tverj, Princo de Tverj, Granda Princo de Vladimir   Nikolaj Karamzin, verkisto kaj historiisto
  Kukŝa de Kievo, Kieva monaĥo   protopopo Silvestro, sacerdoto kaj politikisto   Dmitrij Donskoj, Granda Princo de Moskvo   Ivan Krilov, poeto kaj fabelisto
  Kronikisto Nestor, kronikisto pri la Historio de Rusio   Anastasia Romanovna, la unua edzino de Ivano la Terura   Kęstutis, Granda Princo de Litovio   Vasilij Ĵukovskij, poeto kaj tradukisto
  Kiril Beozerskij, fondinto de la Monaĥejo Kirilo-Belozerskij   Alekseo Adaŝev, politikisto   Daniil Ĥolmskij, Moskva militestro   Nikolao Gnediĉ, poeto kaj tradukisto
  Stefano de Permjo, epiiskopo kaj misiisto de Permjo   Germogen, patriarko   Miĥail Vorotinskij, militestro   Aleksandro Gribojedov, verkisto kaj diplomato
  Aleksio, metropolito de Kievo kaj de la tuta Rusjo   Miĥail Fedoroviĉ, la unua caro el Romanovoj   Daniil Ŝĉenja, princo kaj militestro   Miĥail Lermontov, poeto kaj verkisto
  Sergio Radoneĵskij, sanktulo de la Rusa Ortodoksa Eklezio   Filaret, patriarko de Moskvo, la patro de la unua caro el Romanovoj   Marfa Boreckaja, edzino de posadniko de Novgorod   Aleksandr Puŝkin, poeto kaj verkisto
  Petro Mogila, metropolito de Kievo   Afanasij Ordin-Naŝĉokin, diplomato   Jermak Timofejeviĉ, kozaka atamano, konkerinto de Siberio   Nikolaj Gogol, verkisto
  Zosima de Solovki, fondinto de la Monaĥejo Soloveckij   Artamon Matvejev, politikisto kaj diplomato   Miĥail Skopin-Ŝujskij, princo kaj militestro   Miĥail Glinka, komponisto
  Maksimo la Greko, sanktulo de la Rusa Ortodoksa Eklezio, klerigisto, verkisto, tradukisto   Aleksej Miĥajloviĉ, la dua caro el Romanovoj   Dmitrij Poĵarskij, Princo   Karl Brjulov, pentristo
  Savvatij de Solovki, fondinto de la Monaĥejo Soloveckij   Petro la Granda, caro kaj la unua imperiestro de Rusio   Kuzma Minin, organizinto de la popola milicio   Dmitrij Bortnjanskij, komponisto
  Iona de Moskvo, metropolito   Jakov Dolgorukov, politikisto, militestro   Avraamij Palicin, monaĥo kaj verkisto
  Makarij, metropolito de Moskvo   Ivan Beckoj, politikisto kaj reformanto   Bohdan Ĥmelnickij, ukraina militisto, politiko kaj hetmano de zaporogoj
  Varsonofij, ĉefepiskopo de Tverj   Katerina la 2-a, imperiestrino   Ivano Susanin, popola heroo
  Gurij, ĉefepiskopo de Kazano   Aleksandr Bezborodko, politikisto kaj diplomato   Boris Sheremetev, general-feldmarŝalo kaj diplomato
  Konstantin Ostroĵskij, princo kaj militestro de Kievo   Grigorij Potjomkin, general-feldmarŝalo, politikisto kaj diplomato   Miĥail Golicin, general-feldmarŝalo
  Nikono, patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio   Viktor Koĉubej, politikisto kaj diplomato   Petro Saltikov, general-feldmarŝalo
  Fjodor Rtiŝĉev, filantropo   Aleksandro la 1-a, imperiestro   Burkhard von Münnich, general-feldmarŝalo
  Dimitrij de Rostov, metropolito kaj verkisto   Miĥail Speranskij, politikisto   Aleksej Orlov, generalo
  Tiĥon de Zadonsk, ĉefepiskopo de Ladoga kaj poste de Voroneĵ, verkisto   Miĥail Voroncov, general-feldmarŝalo   Petro Rumjancev, general-feldmarŝalo
  Mitrofan de Voroneĵ, ĉefepiskopo de Voroneĵ   Nikolao la 1-a, imperiestro   Aleksandr Suvorov, generalisimo
  Georgij Konisskij, ĉefepiskopo de Belorusio   Miĥail Barclaj-de-Tolli, general-feldmarŝalo
  Feofan Prokopoviĉ, ĉefepiskopo de Novgorod, verkisto   Miĥail Kutuzov, general-feldmarŝalo
  Platon, metropolito de Moskvo   Dmitrij Senjavin, admiralo
  Inokentij, ĉefepiskopo de Ĥersono   Matvej Platov, generalo
  Pjotr Bagration, generalo, heroo de la Patriota Milito de 1812
  Hans Karl von Diebitsch-Sabalkanski, general-feldmarŝalo
  Ivan Paskeviĉ, general-feldmarŝalo
  Miĥail Lazarev, admiralo
  Vladimir Kornilov, vicadmiralo
  Pavel Naĥimov, admiralo

Numismatiko kaj filatelo redakti

La monumento estas prezentita sur jenaj moneroj, monbiletoj kaj poŝtmarko:

La monbiletoj de 1995 kaj 1997 fakte estas samkostaj — 1 nova rublo egalis 1000 malnovajn post la redukto de nominalvaloro en 1997.

Rimarko

 

Kvankam oni vere povus rigardi la monumenton tiel, ke malantaŭ ĝi videblus la Katedralo de Sankta Sofio, tamen tiuokaze de la monumento spektanton rigardus Ruriko, sed ne Petro la Granda, kiel tio estas sur la monbiletoj. Tion oni povas vidi sur tiu ĉi foto:

Notoj redakti

  1. Ruse: Русь. En frua mezepoko teritorio loĝata de orientslavaj gentoj; heredintoj de Rusjo estas nuntempaj Rusio, Ukrainio kaj Belorusio; la vorto estas difinita en la vortaro Arkivigite je 2020-12-09 per la retarkivo Wayback Machine de Volodimir Pacjurko
  2. 2,0 2,1 Антощенко А. В. Памятник Тысячелетию России (ruse)
  3. Смирнов В. Г. Россия в бронзе: Памятник Тысячелетию России и его герои. Moskvo, 2008. ISBN 978-5-9533-3597-3. p. 16–17.
  4. Смирнов В. Г. Россия в бронзе: Памятник Тысячелетию России и его герои. Moskvo, 2008. ISBN 978-5-9533-3597-3. p. 19–20.
  5. Смирнов В. Г. Россия в бронзе: Памятник Тысячелетию России и его герои. Moskvo, 2008. ISBN 978-5-9533-3597-3. p. 21–24.
  6. РГИА, ф. 207, оп. 3, д. 123, лл. 11–12 об.
  7. РГИА, ф. 207, оп. 3, д. 123, лл. 17-20.
  8. Смирнов В. Г. Россия в бронзе: Памятник Тысячелетию России и его герои. Moskvo, 2008. ISBN 978-5-9533-3597-3.