Margaret Ruthven Lang

usona komponisto

Margaret ruthven LANG (naskiĝis la 27-an de novembro 1867, en Bostono, Masaĉuseco; mortis la 29-an de majo 1972 samloke) estis usona komponistino, la unua ina komponisto kies muzikon estis prezentita fare de grava usona Simfonia orkestro.

Margaret Ruthven Lang
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1867 (1867-11-27)
en Bostono
Morto 29-an de majo 1972 (1972-05-29) (104-jaraĝa)
en Bostono
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponisto
TTT
Retejo http://margaretruthvenlang.com/
vdr

Lang iĝis konata ĉefe por ŝiaj pianverkoj kaj pli ol ducent kantoj - unu el la plej popularaj estis Irish Love Song. Aldone al tri uverturon, specife Drama uverturo, premierita en Bostono (1893), kaj Witichis, premierita en Ĉikago (samjare), ŝi ankaŭ komponis kantatoj, ĥoraĵojn, arĉan kvarteton kaj verkojn por violono.

Vivo redakti

 
Margaret Ruthven Lang, ĉ. 1900

Ŝi estis filino de amatora kantistino kaj de la dirigento, orgenisto kaj komponisto Benjamin Johnson Lang, kiu estis elstara membro de la muzika societo de Bostono, grava centro de klasika muziko.

Margaret havis siajn unuajn studojn de piano kaj komponado sub sia patro. Ŝi estis dek-du jaraĝa kiam ŝi skribis siajn unuajn komponaĵojn. Tiaj fruaj pecoj de Margaret certigis la patron pri ŝia talento por verkado kaj faris ke ŝi komencu lecionojn pri harmonio, kontrapunkto kaj poste, instrumentado. En la aĝo de 19, Margaret, akompanite de sia patrino, vojaĝis al Munkeno por studi violonon, kontrapunkton kaj fugon. Tamen, oni neis al ŝi la eniron al la Reĝa Konservatorio de Muziko, ĉar por virinoj estis malpermesitaj la kontrapunktaj klasoj ĝis 1898.

Post revenado al Bostono, ŝi sekvis studojn pri instrumentado kaj komponado ĉe membroj de la Dua Nov-Anglia skolo, al kiu ŝi aliĝis.

Margaret Lang komponis pli ol 200 pecojn, kiuj estis bone ricevitaj kaj ofte prezentitaj en la bostonaj koncertejoj kaj multaj el ili publikigitaj de la A.P. Schmidt eldonejo.

Ŝi estis unu el la unuaj du virinaj komponistoj (kune kun Amy Beach) kiuj havis la ŝancon ke grava simfonia orkestro prezentis ŝiajn komponaĵojn: estis en 1893 kiam la Bostona Simfonia Orkestro, sub la dirigento de Arthur Nikisch premieris la verkon de Margaret Lang, Dramatic Overture Op.12. La verko ricevis apogajn kaj pozitivajn kritikojn:

Ĝi havas fortajn kontrastojn, precipe inter la ĉeftemo kaj la akcesora. La unua estas malhela kaj mezepoka, la dua tenera kaj homa. Apudmeti tiujn du donas iun dramecan potencon, kaj la evoluo de ambaŭ estas eksterordinare netradicia."

Tiu estas konsiderita la unua orkestra laboro de virino estanta ludita fare de profesia usona simfonia orkestro. Tamen la Drameca Uverturo neniam estis ripetita, sed ĝia prezentado malfermis novan vojon al virinoj.

Preskaŭ tuj, dua uverturo de Margaret Lang, Witichis Op.10, estis prezentita en Ĉikago dum la Monda Ekspozicio sub la dirigento de Theodore Thomas (1893).

Aliaj bonegaj verkoj de Margaret inkludis komponaĵojn por voĉo kaj orkestro, kelkaj el kiuj dirigentis ŝia patro BJ Lang. Ankaŭ eminentaj kantistoj ofte prezentis la solistajn kantojn de Lang. Ŝia verko “O jala” altiris internacian atenton post ĝia prezentado ĉe koncerto de amerikaj verkoj okazigitaj ĉe la Pariza Ekspozicio (1889).

Multaj el la verkoj de Margaret estis tre popularaj dum ŝia vivodaŭro. “En la Krepusko” kaj “Irlanda Amkanto” estis la plej favorataj de la publiko kaj tre ofte prezentitaj de pluraj famaj kantistoj.

Tamen, Margaret estis tre kritika pri sia laboro kaj ŝi detruis pecojn pri kiuj ŝi ne sentis sin memcerta. Sekve, neniu el ŝiaj verkoj por orkestro ekzistas, verŝajne detruitaj fare de Margaret mem.

Post la forpaso de sia patro Margaret koncentriĝis en la zorgado de sia maljuna patrino kaj pli kaj pli lasis komplete la komponadon. Theodore Presser publikigis ŝian finan verkon, “Tri Pianaj Pecoj por Junaj Prezentistoj”, Op.60, (1919).

Kun sia 91-jara abono al la Boston Simfonia Orkestro, Margaret Lang starigis rekordon kiel la plej longa sinsekva abonanto. En 1967, la Simfonia Orkestro prezentis koncerton por festi la centjariĝon de Lang. Ŝi forpasis nur ses monatojn antaŭ sia 105-a naskiĝtago (1972).

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 210 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti