La Mariner-valoj (Valles Marineris) estas ampleksa sistemo de fosaĵoj sur la surfaco de la planedo Marso, kiu etendiĝas laŭlonge de la planeda ekvatoro, oriente de la vulkana regiono Tharsis. Ili longas 4000 kilometrojn, larĝas ĝis 700 kilometorjn kaj profundas ĝis 7 kilometrojn - per tio ili estas la plej granda kanjono de la Sunsistemo (escepte unu kanjono sur Tero). La valoj havas sian nomon de la senpersona esplora spacŝipo Mariner 9, el kiu dum la jaro 1971 unuafoje eblis detale foti ilin. Tamen jam dum la jaro 1877 la astronomo Schiaparelli trovis kaj kartigis ilin.

Mariner-valoj
astra valo [+]

Supermara alteco5 000 m [+]
Koordinatoj14° 0′ 36″ S, 58° 35′ 24″ U -14.01-58.59Koordinatoj: 14° 0′ 36″ S, 58° 35′ 24″ U [+]
Areo600 km² (60 000 ha) [+]
Vikimedia Komunejo:  Valles Marineris [+]
vdr
panorama bildo de la Mariner-valoj, kiuj longas 4000 kilometrojn
Dosiero:Mars valles marineris east.jpg
sunleviĝo super la Mariner-valoj el alteco de 50 kilometroj

La Mariner-valoj etendiĝas de la regiono Noctis Labyrinthus (latine, prononco "Noktus labirintus", do labirinta nokto) en okcidento ĝis la regiono Eos Ĥasma oriente (la greka vorto Ĥasma signifas "kruta kanjono"). En granda parto la Mariner-valoj konsistas el tri preskaŭ paralelaj kanjonoj, ĉiuj ĝis 200 kilometrojn larĝaj, el kiuj ĉiuj laŭ grandeco multoble superas la Grandan Kanjonon en la usona ŝtato Arizono, la plej grandan kanjonon de la Tero.

jen la valoj sur bildo de la tuta planedo

La valoj estas giganda fendo de la planeda surfaco, kiu laŭ ĝenerala scienca opinio ekestis jam antaŭ pluraj miliardoj da jaroj, kiam la roka krusto de la planeda surfaco regione altiĝis. Samtempe ekestis la altaĵo de la regiono Tharsis kun siaj tri imponaj vulkanegoj.