Mark Hammergren

usona astronomo
Asteroidoj malkovritaj : 2
14466 Hodge 25-a de julio 1993
43844 Rowling 25-a de julio 1993

Mark HAMMERGREN (naskiĝis en 1964) estas usona astronomo.

Li laboras ĉe la Planetario Alder en Ĉikago (Ilinojso) kaj faras esplorojn pri la kemia komponado de asteroidoj. Li estas ankaŭ direktoro de la Laborejo de Kosma Scienco.[1] Liaj ĉefaj interesoj estas asteroidoj, meteorŝtonoj, kosmaj alfrapoj kaj sekvantaj amasaj formortoj, kaj la historio kaj sociologio de la fenomeno nifo[2]

La 25-an de julio 1993, li malkovris du asteroidojn elde la Observatorio de Manastash Ridge de la Universitato de Vaŝingtonio.[3]

La asteroido 7917 Hammergren[4] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti