Martin's Hundred (la cento de Martino) estis en la frua 17-a jarcento plantejo ĉirkaŭ 10 mejlojn norde de la rivero James en la kolonio Virginio, oriente de Jamestown en Usono.

Martin's Hundred estas detale priskribita en la eponima libro de Ivor Noel Hume, publikigita unue en 1979.

Historio redakti

Martin's Hundred estis unu el la plantejo de la Virginia Kompanio de Londono. La societo de Martin's Hundred, nomita laŭ Sir Richard Martin, ĝia posedanto [1] kaj patro de la konsiliano de Jamestown, John Martin. Sir John Wolstenholme estis unu el la investintoj. La administracia centro de Martin's Hundred (Hundred estis subdivido de angla county) estis Wolstenholme Towne, fortigita setlejo de lignaj kabanoj.

Kiel la tuta grundo, kiun la angloj pretendis laŭ la rivero, la 21.500 akroj de la plantejo estis iam parto de la lando de la Paŭhatanoj, asocio de indianaj triboj gviditaj de ĉefo Paŭhatano. La 22-an de marto 1622 la paŭhatanoj mortigis ĉiujn anglojn, kiujn ili trovis en ties hejmoj aŭ kampoj. Inter la nuntempaj Richmond kaj Newport News la paŭhatanoj bruligis kaj detruis ĉion. Ĉirkaŭ 400 angloj estis mortigitaj. Martin's Hundred perdis 50, eble 70 homojn. Oni ne indikis la apartajn nombrojn por Wolstenholme.

La masakro de Jamestown preskaŭ atingis sian celon. La angloj retiriĝis al sekureco en Jamestown. Wolstenholme Towne estis loĝata denove post jaro, sed forlasita denove iom post 1645.

Referencoj redakti