Martin Bormann

nazia estro; sekretario de Adolfo Hitlero

Martin Bormann (naskiĝis la 17-an de novembro 1900 en Wegeleben ĉe Halberstadt kaj mortis la 2-an de majo 1945 en Berlino) estis germana nazia politikisto kaj gvida funkciulo de NSDAP kaj de la registaro de Hitler.

Martin Bormann
Persona informo
Martin Bormann
Naskiĝo 17-an de junio 1900 (1900-06-17)
en Halberstadt
Morto 2-an de majo 1945 (1945-05-02) (44-jaraĝa)
en Berlino
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per toksiĝo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Nazia GermanioVajmara RespublikoGermana Imperiestra Regno vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Subskribo Martin Bormann
Familio
Gefratoj Albert Bormann vd
Edz(in)o Gerda Bormann vd
Infanoj Martin Adolf Bormann vd
Parencoj Walter Buch vd
Profesio
Okupo politikistoterkultivistomilitisto • nazio vd
Aktiva en BerlinoObersalzberg • Führerbunker • Munkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bormann interalie inventis leĝon, permesantan al civiluloj murdi malamikajn pilotojn, kiuj paraŝutis pro kraŝo.

Esperanto redakti

Martin Bormann kiel stabestro de la "Anstataŭanto" de la "Gvidanto" en la 18-a de februaro 1936 subskribis dekreton, ke la Anstataŭanto de la "Gvidanto" (do de Hitler) malpermesas "al ĉiuj partianoj kaj anoj de suborganizaĵoj ligitaj kun la partio la membrecon en ĉiaspecaj organizaĵoj por artefaritaj lingvoj"[1]).

Morto kaj malkovro de lia korpo redakti

Post la dua mondmilito li strange malaperis. Ekzistis nure mesaĝo de laboranto ĉe Hitlerjugend Artur Axmann, ke li vidis sub luna lumo mortintajn korpojn de Bormann kaj de kuracisto, zorginta pri Bormann, Stumpfegger.

Sed en la 1965a jaro germana poŝtisto Albert Krumnow mesaĝis, ke dum fino de milito sovetaj militistoj igis lin subterigi du mortintajn naziojn. Ĉe unu el la du nazioj estis dokumentoj pri nomo Stumpfegger. Aperis hipotezo, ke la dua korpo estis de Bormann. Sed oni ne trovis tombon, kiun kreis Krumnow (li ne klare memoris la lokon).

En 1972 oni trovis du korpojn apud la loko, pri kiu rakontis Krumnow, kaj ŝajnis, ke ĉi tio estis la korpoj de Stumfegger kaj Bormann. Videblis, ke kaŭzo de morto estis sinmurdo. En 1998 oni pruvis korpan posedecon per gena scienco (la plej aĝa filo de Bormann, kiu laboras eklezie, konsentis doni siajn genojn) kaj kremacis korpon de Bormann.

Sed kelkaj homoj daŭras opinii, ke Bormann ne mortis eskapante ruĝan armeon, ĉar lia morta korpo estis ŝmira ne flavtere (kiel koloras tero apud Berlino) sed ruĝtere. Ekzistas eĉe hipotezo, ke Bormann estis rusa spiono kaj mortis Rusie post milito, ke Artur Axmann vidus mortan Bormann nure por igi policion ne kredi ke Bormann estas serĉinda.[mankas fonto]

Fontoj kaj rimarkoj redakti

  1. "Da die Schaffung einer internationalen Mischsprache den Grundanschauungen des Nationalsozialismus widerspricht und letzten Endes nur im Interesse überstaatlicher Mächte liegen kann, verbietet der Stellvertreter des Führers allen Parteigenossen und Angehörigen der Gliederungen der Partei die Zugehörigkeit zu Kunstsprachenvereinigungen aller Art." (Ĉar la kreo de internacia mikslingvo kontraŭstaras al la bazaj konceptoj de la nacisocialismo kaj fine povas servi nur al la interesoj de supernaciaj potencoj, la anstataŭanto de la gvidanto malpermesas al ĉiuj partianoj kaj anoj de organizaĵoj de la partio la apartenon en ĉiaspecaj organizaĵoj por artefaritaj lingvoj.) Anordnung (dekreto) Nr. 29/36. El: Zusammenstellung aller bis zum 31. März 1937 erlassenen und noch gültigen Anordnungen des Stellvertreters des Führers. München. 1937, p. 261; citita laŭ: Ulrich Lins. Die gefährliche Sprache. Gerlingen. 1988, p. 110