Maurois (Nordo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Maurois |
Maurois, prononco [moʁwa], estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 378 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Maurois | |||
---|---|---|---|
Loka preĝejo
| |||
komunumo en Francio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Cambrai | ||
Kantono | Le Cateau-Cambrésis | ||
INSEE kodo | 59394 [+] | ||
Poŝtkodo | 59980 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59394 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 406 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 192 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 5′ N, 3° 28′ O (mapo)50.0753.4672222222222Koordinatoj: 50° 5′ N, 3° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 126 m - 151 m | ||
Areo | 2,11 km² ( 211 ha) [+] | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Maurois (Nord) [+] | |||
Geografio redakti
Maurois situas en la natura regiono Cambrésis, de kiu Cambrai estas la historia ĉefurbeto. Tiu regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. La areo ĉirkaŭ la urbeto Le Cateau-Cambrésis restas tamen sufiĉe proksima al Avesnois : ankoraŭ videblas verdaj paŝtaĵoj kaj heĝoj kaj ne la agroj de Cambrésis.
Maurois etendiĝas sur 2,11 km². Ĝi formas ununuran aglomeraĵon kun Honnechy.
Historio redakti
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Pascal Coquelle, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Administrado redakti
Maurois apartenas al la kantono de Le Cateau-Cambrésis, kies ĉefurbo estas Le Cateau-Cambrésis. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.