Max Friedrich Kunze

Max Friedrich KUNZE (naskiĝinta la 10-an de februaro 1838 en Eibenstock-Wildenthal, mortinta la 9-an de marto 1921 en Tharandt) estis germana forstscienculo.

Max Friedrich Kunze
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1838 (1838-02-10)
en Wildenthal
Morto 9-an de marto 1921 (1921-03-09) (83-jaraĝa)
en Tharandt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo forstisto • matematikisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

 
Naskiĝdomo de Kunze, forstista ejo en Wildenthal

Post studoj en Tharandt inter 1857–59 kaj ekde 1861 en Gießen kaj Lepsiko Kunze iĝis en 1864 helpa oficisto, poste sekcia administranto en la saksia forstoministerio. En 1870 li ekdocentis kaj tri jarojn poste li ekprofesoris ĉe la Forstakademio de Tharandt.

Li verkis: »Die wichtigsten Formeln der Zins- und Rentenrechnung« (Dresdeno 1872); »Lehrbuch der Holzmeßkunst« (Berlino 1873); »Meteorologische und hypsometrische Tafeln« (Dresdeno 1875); »Hilfstafeln für Holzmassenaufnahme« (Berlino 1884); »Anleitung zur Aufnahme des Holzgehaltes der Waldbestände« (Berlino 1886); »Neue Methode zur raschen Berechnung der unechten Saftformzahlen der Fichte und Kiefer« (Dresdeno 1891) kaj multajn interesajn artikolojn por la jarlibroj »Tharander forstliche Jahrbuch«, por kies eldono li ekresponsis en 1888.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 11. Leipzig 1907, p. 826 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti