Meinrad Guggenbichler

Johann Meinrad GUGGENBICHLER (naskiĝinta la 17-an de aprilo 1649 en Einsiedeln, mortinta la 10-an de majo 1723 en Mondsee) estis svisa skulptisto baroka.

portreto de Volfganga altaro en Mondsee
ĉefaltaro de la abateja kirko de Michaelbeuern

Estante filo de skulptisto kaj ĉefkonstruisto li trejniĝis verŝajne skulptiste en Bergamo. Post li aktivis en Salcburgo en la ateliero de la barelpentristo Wichlhammer de sur sur la salcburga Nova foirejo kaj ĉe la skulptisto Jakob Gerholt.

En 1670 Guggenbichler troviĝis en Sankt Florian, en 1672 en Straßwalchen. Transloĝiĝo lia al Mondsee kaj ekdeĵoro por la tiea klostro venis en la 1679-a jaro. Tie li posedis grandan lignoskuptistan atelieron por la fabrikado de altaroj.

Li kreis i.a. la ĉefaltaroj por la paroĥa kirko de Irrsdorf (Straßwalchen) kaj la konventa kirko de Michaelbeuern (1690-91), krome altarojn en la pilgrima preĝejo de Sankt Wolfgang im Salzkammergut (konsekro en 1706).

Lia ŝvebaj figuroj ĉe la altaro en Michaelbeŭern iĝis modelo por multaj libere enspace starantaj statuoj rokokaj.

Fonto redakti

  • Tapan Bhattacharya: "Guggenbichler, Meinrad", ĉe: Historisches Lexikon der Schweiz (HLS) (tie ĉi interrete)

Literaturo redakti

  • Kosegarten, Antje: "Guggenbichler, Meinrad" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 7 (1966), p. 293-294 (tie ĉi interrete)
  • Monika Soffner-Loibl, Ernst Wageneder: Mondsee – Ehem. Benediktinerabtei und Pfarrkirche St.Michael (Kirchenführer). Passau 2009.
  • Heinrich Decker: Meinrad Guggenbichler. Schroll Verlag, Wien 1949.
  • Brigitte Heinzl: Johann Meinrad Guggenbichler – Der Bildhauer des Stiftes Mondsee. Kunstverlag Peda, Passau 1999.

Eksteraj ligiloj redakti