Mensa sano estas nivelo de psikologia bonfarto, aŭ foresto de mensa malsano;[1] ĝi estas la "psikologia stato de iu kiu estas funkcianta je kontentiga nivelo de emocia kaj konduta alĝustigo".[2] El la vidpunkto de pozitiva psikologioholismo, mensa sano povas inkludi individuan kapablon por ĝui la vivon, kaj krei ekvilibron inter vivagado kaj klopodoj por atingi psikologian reziston.[1] Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS aŭ en angla WHO) mensa sano inkludas "subjektivan bonfarton, perceptitan memefikon, aŭtonomecon, kapablon, intergeneracian dependon, kaj mem-ĝisdatigon de la propra intelekta kaj emocia potencialo, inter aliaj."[3] Krome la MOS asertas, ke la bonfarto de individuo estas enhavata en la realigo de ties kapabloj, fronte al normalaj stresoj en la vivo, al produktiva laboro kaj al kontribuo al sia komunumo.[4] Tamen, kulturaj diferencoj, subjektivaj taksadoj, kaj konkurencaj profesiaj teorioj, ĉiuj kontribuas siamaniere al kiel "mensa sano" estas difinita.[3]

Knabino ĝoja esti nur ĉitie
Bildo pri deprimo de Vincent van Gogh

Persono luktanta kontraŭ sia konduta sano povas fronti kontraŭ streso, deprimo, anksieco, socirilataj problemoj, aflikto, adikto, atentomanka-hiperaktiva perturbolernomalkapablo, afekcia perturbo, aŭ aliaj psikologiaj problemoj.[5][6] Konsilistoj, terapiistoj, vivotrejnistoj, psikologoj, flegistinojkuracistoj povas helpi administri kondutsanajn aferojn per traktadoj kiaj terapio, konsilado, aŭ kuraciloj. La nova kampo de "tutmonda mensa sano" estas "la areo de studo, esplorado kaj praktikado, kiu metas kiel prioritaton la plibonigon de mensa sano kaj atingon de egaleco en mensa sano por ĉiuj homoj tutmonde".[7]

Kelkaj mensasanaj klinikoj estas nuntempe identigitaj pere de la esprimo konduta bonfarto.

Organizoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 About.com (2006, Julio 25a). What is Mental Health? (Kio estas mensa sano?). Konsultita la 1a de Junio, 2007, el About.com
  2. Princeton University. Konsultita la 4an de Majo, 2014, el [ordnetweb.princeton.edu/perl/webwn?s=mental+health&sub=Search+WordNet&o2=&o0=1&o8=1&o1=1&o7=&o5=&o9=&o6=&o3=&o4=&h= Princeton.edu]
  3. 3,0 3,1 The world health report 2001 - Mental Health: New Understanding, New Hope. WHO. Alirita 4a de Majo 2014.
  4. Mental health: strengthening our response. WHO. Alirita 4a de Majo 2014.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-05. Alirita 2015-07-12.
  6. Kitchener, BA & Jorm, AF, 2002, Mental Health First Aid Manual. Centre for Mental Health Research, Canberra.. p 5
  7. Patel V., Prince M. (2010). “Global mental health – a new global health field comes of age”, JAMA 303, p. 1976–1977. doi:10.1001/jama.2010.616. 

Eksteraj ligiloj redakti