La Mesia Epoko estas teologia termino pri futura tempo de esperinda universala paco kaj frateco sur la tero, sen krimoj, militoj kaj malriĉeco. Multaj religioj kredas ke estos tia epoko. Iuj nomas ĝin la plenumita "dia regno" aŭ "ĉiela regno", "paradizo", "paca regno", aŭ la "venonta mondo".

En judismo, la Mesia epoko estas ĝenerala nomo por la tempo de la alveno de Savanto fine de la tagoj, kiu estas kredata reĝo de la domo de David (de la idaro de reĝo David), kiu elaĉetos la homoj de Izrael kaj reĝas super ili per la Torao. La Savanto nomiĝas la Mesia Reĝo, laŭ la kutimo sanktolei la sanktoleanton (reĝoj) per oleo por marki ilian reĝinon.